Zaglossus bruijnii | ||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||
| ||||||||||
Distribuado de la Longbeka ekidno. verde - areoj en kiuj ĝi ekzistas. | ||||||||||
Genro Tachyglossus | ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||
La longbeka ekidno (Zaglossus) estas genro de ovodemeta mamulo el familio de formikekidnedoj (Tachyglossidae). Oni ne certas pri preciza nombro de la specioj, sed plej ofte oni parolas pri tri specioj.
Priskribo
La longbeka ekidno havas longon de 45 ĝis 77 centimetroj kaj pezon de 5 ĝis 16 kilogramoj. Male al kurtbeka ekidno, ĝiaj pikiloj estas pli mallongaj, maloftaj kaj parte kaŝitaj en felo. Ankaŭ la tubforma nazo estas pli longa kaj kliniĝas pli suben. La felo estas bruna aŭ nigra.
Disvastiĝo kaj vivo
La longbekaj ekidnoj vivas endeme en Novgvineo, ĉefe en arbaroj, sed en altmonatroj ĝis 4000 metroj. Tiuj bestoj aktivas nokte aŭ en krepusko kaj vivas - krom la pariĝa periodod - sola.
Tiuj aŭstralaziaj bestoj manĝas ĉefe lumbrikojn, kiujn ili kaptas per la longa glua lango. Tion helpas ankaŭ etaj hoketoj sur la lango. Oni ne konas multe pri ili reproduktado, tio devas simili al tiu de la kurtbekuloj.
Minacata besto
Pro la daŭra senarbarigo, ilia vivareo daŭre malpliiĝas. Tion rapidigas, ke ilia viando estas ŝatata delikataĵo. Oni ĉasas ilin per hundoj.
Ĝi estas listigita specio kiel minacata.
Specioj
- longbeka ekidno de Barton (Zaglossus bartoni)
- okcidenta longbeka ekidno (Zaglossus brujini)
- Longbeka ekidno de Attenborough (Zaglossus attenboroughi).
- †Zaglossus hacketti (okcidenta Aŭstralio, formortis antaŭ ĉ. 15.000 jaroj. Longis ĉ. 1 m.)
- †Zaglossus robustus (vivis en Tasmanio en la pleistoceno, konata per fosilia kranio, verŝajne longis ĉ. 65 cm)