Londrina | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
municipo de Brazilo • urbego | |||||
|
| ||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 86000-000 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 555 937 (2022) [+] | ||||
Loĝdenso | 336 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 23° 19′ S, 51° 10′ U (mapo)-23.31-51.162777777778Koordinatoj: 23° 19′ S, 51° 10′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 610 m [+] | ||||
Areo | 1653,075 km² (16 530 7.5 ha) [+] | ||||
![]() | |||||
| |||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
![]() | |||||
Londrina estas municipo, metropolo, universitata urbo kaj ĉefdiocezo de la brazila subŝtato Paranao. Londrina estas ankaŭ centro de urbaro, kies membroj estas Cambé, Ibiporã, Sertanópolis, Bela Vista do Paraíso, Jataizinho, Rolândia, kaj Tamarana; resume loĝas en la urbaro 818.300. La metropolo estis nomumita pri britaj entreprenistoj, kiuj lanĉis fervojajn stacidomojn en la regiono por moderigi la transportadon.
.svg.png.webp)

Bazaj informoj

- Loĝantaro: 537.566 en 2013
- Supermara alteco: 610 m
- Areo: 1651 km²
- Telefonkodo: +55 43
- Poŝtkodo: 86000-000
- Horzono: UTC -3 (somere UTC -2)
- 23° 18′ 36″ S 51° 09′ 46″ U / 23.31000 °S, 51.16278 °U (mapo)
Geografio
_-_panoramio.jpg.webp)

Londrina situas sur altebenaĵo en suda parto de la lando. Curitiba troviĝas 304, Campinas 418, San-Paŭlo (urbo) 463, Guarulhos 472, Campo Grande 478, Porto Alegre 749, Goiânia 764, Nova Iguaçu 791, Rio-de-Ĵanejro 811, São Gonçalo 833, Belo Horizonte 836, Braziljo 902, Salvador de Bahio 1759, Teresina 2215, Maceió 2234, Recife 2425, São Luís 2428, Manaus 2440, Belém 2447, Natalo (Brazilo) 2590 km.
Historio
Londrina estis origine fondita fare de britoj, japanoj kaj germanoj en 1930. Ĝi rapide iĝis la komerca, politika, kaj kultura centroj de la subŝtato.
Ekonomio
Pli frue oni okupiĝis pri kafoj, tritikoj, maizoj, kotonoj, faboj, rizoj, sukerkanoj, arakidoj, sojfaboj, poste en la urbo oni okupiĝas pri prilaborado de agrikulturaĵoj. Ne menciita industria okupiĝo estas kreo de tekstiloj. Menciindas la komerca kaj serva sektoroj.
Klimato
Londrina situas en humida subtropika klimato. La averaĝa temperaturo estas 21 °C. Averaĝe pluvas jare po 1633 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed en julio kaj aŭgusto iomete pli malofte pluvas, en decembro kaj januaro pli ofte pluvas.
Trafiko


Londrina havas flughavenon, aŭtovojon al la marbordo, fine estas konektita per fervojo kun São Paulo oriente, kun la ŝtata ĉefurbo Curitiba kaj la atlantika haveno Paranaguá.
Vidindaĵoj
- moderna katedralo
Ĝemelurboj
Niŝinomija, Japanio
Nago, Japanio
Guimarães, Portugalio
Modena, Italio
León (Nikaragvo), Nikaragvo
Ĉĵencjan, Ĉinio
Toledo (Ohio), Usono
Referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- portugale Oficiala paĝo
- portugale Asocio de Municipoj de Paranao
- angle
- mapo, distancoj Arkivigite je 2015-09-30 per la retarkivo Wayback Machine