London School of Economics | |||||
---|---|---|---|---|---|
publika esplorada universitato • altlernejo • organizaĵo pri edukado | |||||
moto | Rerum cognoscere causas (Por kompreni la kaŭzojn de aferoj | ||||
Informoj | |||||
fondodato | 1895 | ||||
fondinto(j) | Sidney Webb • Graham Wallas • Beatrice Webb • George Bernard Shaw vd | ||||
Situo | |||||
Geografia situo | 51° 30′ 50″ N, 0° 7′ 0″ U (mapo)51.513888888889-0.11666666666667Koordinatoj: 51° 30′ 50″ N, 0° 7′ 0″ U (mapo) | ||||
lando | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) | ||||
urbo | Londono | ||||
adreso | London School of Economics and Political Science, Houghton Street, London, WC2A 2AE | ||||
poŝtkodo | WC2A 2AE | ||||
Nombroj | |||||
nombro de studentoj | 9 218 vd (stato: nekonata valoro) | ||||
retejo | [Oficiala retejo Oficiala retejo] | ||||
Listoj | |||||
membro de | |||||
• Asocio de Eŭropaj Universitatoj • Grupo Russell • ORCID • Digital Preservation Coalition • Open Society University Network vd | |||||
filiita al | |||||
• Asocio de Universitatoj de la Komunumo vd | |||||
filioj | |||||
• Systemic Risk Centre • British Library of Political and Economic Science • TRIUM Global Executive MBA vd | |||||
| |||||
| |||||
La London School of Economics, aŭ LSE (oficiale London School of Economics and Political Science, en esperanto: "Londona lernejo pri ekonomio kaj politikaj sciencoj"), estas brita universitato speciala pri scienca esplorado kaj akademia instruado de ekonomikaj, politikaj, sociaj sciencoj, juro kaj internaciaj rilatoj.
LSE estis fondita en 1895 de kvar anoj de la Fabiana Societo, nome Sidney Webb, Beatrice Potter Webb, Graham Wallas kaj George Bernard Shaw. Ĝia kampuso situas en Houghton Street, en la distrikto Holborn, en la centro de la urbo Westminster kaj proksime de la City. La universitata biblioteko, la British Library of Political and Economic Science, estas la plej granda biblioteko de ekonomikaj kaj sociaj sciencoj en la mondo. La universitato estas parto de universitataj retoj: Asocio de Universitatoj de la Brita Komunumo de Nacioj, Eŭropa Universitata Asocio kaj Russell Group, same kiel la Ora triangulo.
Inter ĝiaj iamaj studentoj kaj instruistoj, estas 19 nobel-premiitaj kaj 52 ŝtatestroj (la plimulto oficis en landoj de la Brita Komunumo de Nacioj, Eŭropa Unio kaj Azio-Pacifiko).
Famaj diplomiĝintoj
- Moŝe Ŝaret, politikisto kaj la dua ĉefministro de Israelo.