Londona Esperantista Junularo estas neoficiala grupo de junaj esperantistoj kiuj loĝas en aŭ proksime de Londono, Britio, aŭ vojaĝas/vojaĝos al ĝi.

Precipa aktivado estas neregula renkontiĝado en unu drinkejo-manĝejo en Centra Londono. Tiaj kunvenoj povas okazi okaze de vizitanta alilanda aŭ aliregiona esperantisto tiu povas peti la grupon pri laŭokaza kunveno kaj tiaj petoj ĉiam estas bonvenaj.

La komunikkanalo estas guglo-grupo (retpoŝta diskutlisto) nomata londona-junularo. Ĝia arĥivo estas publika, do eĉ tiuj kiuj ne aliĝas al ĝi, povas legi pri tio kio okazas.

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.