London Docklands estas la ĉerivera areo kaj iamaj dokoj en Londono. Tiu areo estas en interna orienta kaj sudorienta Londono, en la "boroughs" Southwark, Tower Hamlets, Lewisham, Newham kaj Greenwich. Tiuj dokoj estis iam parto de la Haveno de Londono, iam la plej granda haveno de la mondo. Post la dokoj fermiĝis, la areo iom ruiniĝis kaj malriĉiĝis ĉirkaŭ la 1980-aj jaroj. La regenerado de la Docklands startis poste sed jam en tiu jardeko; ĝi estis redisvolvigita ĉefe por komerca kaj loĝeja uzado. La nomo "London Docklands" estis uzita por la unua fojo en registara informo pri redisvolvigaj planoj en 1971 kaj ekde tiam ĝi estis ĝenerale adoptita. La redisvolvigo kreis riĉecon, sed ankaŭ kondukis al kelkaj konfliktoj inter la novaj kaj la malnovaj komunumoj de la areo.
Bibliografio
- Kevin d'Arcy. London's 2nd City: Creating Canary Wharf. Rajah Books ISBN 978-0-9556706-2-6.
- Rule, Fiona (28a de Januaro 2019). London's Docklands: A History of the Lost Quarter. The History Press. ISBN 9780750989985.
Koordinatoj: 51° 30′ 18″ N 0° 01′ 05″ U / 51.50500 °N, 0.01806 °U (mapo)
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- The Docklands newspaper
- Historio de la rekupero de la Docklands Arkivigite je 2017-12-07 per la retarkivo Wayback Machine
- London East Research Institute Arkivigite je 2017-03-03 per la retarkivo Wayback Machine
- Royal Docks Trust (London)
- West Silvertown Online
- Royal Docks Information