Lonay
Blazono de Lonay
Lonay
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
DistriktoMorges
Koordinatoj 46° 32′ 00″ N 06° 31′ 00″ O / 46.53333 °N, 6.51667 °O / 46.53333; 6.51667 (mapo)Koordinatoj: 46° 32′ 00″ N 06° 31′ 00″ O / 46.53333 °N, 6.51667 °O / 46.53333; 6.51667 (mapo)
Areo3,71 km²
Alteco409 m super marnivelo
Poŝtkodo1027
Komunumkodo5638
Mapo de Lonay

Lonay estas komunumo de la distrikto Morges en Kantono Vaŭdo en Svislando. La loĝantoj de la komunumo sin nomas "Les Fourmis" (La formikoj en franca). La komunumo la 31-an de decembro 2009 havis 2397 loĝantojn.

Geografio

Lonay situas proksimume 29 km nordoriente de Nyon kaj 9 km okcidente de Laŭzano, en viteja regiono nomita "La Côte". La kastelo de Lonay sur la komunuma teritorio estis konstruita en la 17-a jarcento. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Lonay mem la vilaĝeto Roman.

Najbaraj komunumoj

La komunumo Lonay limas en okcidento al Morges kaj Echichens, en nordo al Bremblens, en oriento al Echandens kaj Denges, kaj en sudo al Préverenges.

Historio

La unua dokumenta mencio de Lonay datiĝas el la jaro 1152 kiel Lonna. De 1536 ĝis 1798 Lonay estis parto de la berna voktejo Morges. En la jaro 1803 ĝi estis integrita al la tiam fondita Kantono Vaŭdo. [1]

Notoj kaj referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.