Lombardio | |
itale Lombardia | |
|
|
Flago | Blazono |
regiono de Italio • kultura regiono | |
---|---|
Kodo: | LOM |
Ŝtato: | Italio |
Areo: | 23,861 km² |
Ĉefurbo: | Milano |
Loĝantaro: | 10 067 494 loĝ. (2019) |
Loĝdenso: | 422 loĝ./km² |
Provincoj: | Bergamo, Breŝo, Como, Kremono, Lecco, Lodi, Mantova, Milano, Monza kaj Brianza, Pavia, Sondrio, Varese |
Komunumoj: | listo de 1546 komunumoj |
Kodo laŭ ISTAT: | 03 |
Prezidanto: | Attilio Fontana (en 2024) marto 2013 |
Retejo: | oficiala paĝo |
Lombardio aŭ Lombardujo (itale Lombardia [lombarDIa], lombarde Lombardia [lombarDIa] aŭ [lumbarDIa]) estas regiono en norda Italio. Ĝia ĉefurbo estas Milano; aliaj gravaj urboj estas Breŝo, Monza, Pavio, Bergamo, Como, Kremono kaj Varese.
La regiono troviĝas inter Svislando (kantonoj Tiĉino kaj Grizono) norde, Trentino-Supra Adiĝo/Sudtirolo kaj Venetio oriente, Emilio-Romanjo sude, kaj Piemonto okcidente.
La nomo de la regiono devenas de la nomo de la ĝermana popolo de la longobardoj,[1] kies ĉefurbo estis Pavio kaj kies antikva teritorio, la regno de longobardoj, kompreneble nomatas Longobardio[2].
Geografio
La Antaŭalpoj etendiĝas de la Lago Maggiore al la Lago di Garda. La ĉefaj alptransirejoj de Lombardio estas Splügen (Lombardio-Grizono, Svislando), Stelvio (Lombardio-Supra Adiĝo/Sudtirolo), pasejo Tonale (Lombardio-Trentino).
La suda limo de la regiono estas Pado, la plej longa rivero en la itala duoninsulo. Aliaj grandaj riveroj estas Tiĉino, Adda, Oglio. En la nordo troviĝas la lombardujaj lagoj: Lago Maggiore, Lago de Lugano, Lago de Como, Lago Iseo, Garda-Lago. Pri tiuj oni povas konsideri, ke Lombardio, spite esti interna regiono (nemara), ĝuas 600 km da akvobordo, kvazaŭ marbordo.
Ĉefaj urboj
1 | Milano | Metropola urbo Milano | 1 303 300 loĝ. |
2 | Breŝo | Provinco Brescia | 190 100 loĝ. |
3 | Monza | Provinco Monza kaj Brianza | 121 500 loĝ. |
4 | Bergamo | Provinco Bergamo | 115 700 loĝ. |
5 | Como | Provinco Como | 83 300 loĝ. |
6 | Varese | Provinco Varese | 82 200 loĝ. |
7 | Sesto san Giovanni | Metropola urbo Milano | 80 700 loĝ. |
8 | Busto Arsizio | Provinco Varese | 80 000 loĝ. |
9 | Cinisello Balsamo | Metropola urbo Milano | 74 200 loĝ. |
10 | Kremono | Provinco Cremona | 70 900 loĝ. |
Ekonomio
Lombardio, unu el la plej riĉaj landoj en Eŭropo, estas plena je industrioj: ŝtalfabrikoj (Falck), rafinejoj, aŭtofabrikoj (Autobianchi, Maserati, Alfa Romeo, Innocenti), eldonejoj (Rizzoli, Mondadori), fabrikoj de meblaro, ŝuoj, nutraĵoj, ktp.
Provincoj
La dekdu provincoj de Lombardio estas Varese [vareze], Como [komo], Lecco [leko], Sondrio [sondrjo], Milano [miLAno], Bergamo [bergamo], Pavio aŭ Pavia [pavia], Lodi [lodi], Kremono aŭ Cremona [kremona], Breŝo aŭ Brescia [breŝa], Mantova [mantova] kaj Monza [monca]. La provinco Monza kaj Brianza ekfunkciis en 2009.
Aldonaj bildoj
- Bellagio kaj la Lago de Como.
- Piazza Duomo, en Milano.
Referencoj
- ↑ artikolo longobardo en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio
- ↑ artikolo Longobardio en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
|