Rubus × loganobaccus aŭ loganbero estas usona hibrido el rubuso (verŝajne Rubus ursinus) kaj frambo (Rubus idaeus). La hibrido ekestis en Kalifornio hazarde. Hodiaŭ ĝi estas ŝatata kulturplanto.
Priskribo
Loganbero estas folifala arbedo, kiu atingas alteco de 5 m. Ĝia formo similas al tiu de la nigra rubuso [1]. La tigoj preskaŭ estas rondaj kaj kovrataj kun rektoj pikiloj. La modera ledaj folioj estas 3-ope aŭ kvinope pinataj. La rando estas glata aŭ preskaŭ duoble segildenta. Sur la supra flanko de la folio troviĝas disaj haroj, je la malsupra flanko estas griza kaj pelte hara. La neparaj folietoj estas ronde korformaj ĝis malforte trilobaj aŭ kun larĝaj pintoj. La flankfoliaj ne havas tigojn. [2]
La floroj staras en floraro. La longaj flortigoj estas pelte haraj kaj kun pikiloj. La floroj estas duseksaj. La sepaloj havas longajn pintojn kaj estas ovoforme lancetaj haraj ĝis preskaŭ peltaj. La petaloj estas grandaj kaj blankaj. La ovario estas fajne haraj ĝis preskaŭ peltaj. La fruktoj estas longecaj, ruĝaj kaj acidaj drupetaroj. [2]
La loganbero estas memfertila. La polenado okazas plej ofte per apomikso. La multobligado okazas per semoj. La nombro de kromosomoj estas 6n=42 [2]. [3]
Ekesto
La loganbero verŝajne ekestis el la kruciĝo de Rubus ursinus kun la frambo-kultivaro 'Red Antwerp'[3]. Ĝi ekestis en Santa Cruz, Kalifornio en la ĝardeno de la juĝisto J.H.Logan. [2].
Utiligado
Pro la manĝeblaj „beroj“ la planto estas ŝatata kulturplanto kiu ankaŭ estas komerce kultivata. Ekzistas kelkaj kultivaroj, i.a. 'Phenomenal', 'Thornless Logan' kaj 'Thornless Young'. La kulturvario 'Phenomenal' estas apud Rubus flagellaris 'Lucretia' unu gepatra parto de la Young-bero. Ŝatata ankaŭ estas la sendorna kaj bongusta vario 'LY654' [3]. [2]
La fruktoj estas uzataj por fari konservojn kaj fruktvinon. La ĉefaj produktantoj estas la usonaj ŝtatoj Oregono kaj Vaŝingtonio. Ĝi ankaŭ estas kulivataj en Anglio kaj Tasmanio. La kreskoloko estu humida, sed sen akvotavolo kaj duonombra ĝis duna.
En okcidenta Aŭstralio loganbero kreskas sovaĝe laŭlonge de riveroj [1].
Referencoj
- 1 2 Eintrag zur Art in der Flora von Westaustralien Arkivigite je 2011-04-02 per la retarkivo Wayback Machine
- 1 2 3 4 5 Herbert Huber:Rosaceae, in: Gustav Hegi:Illustrierte Flora von Mitteleuropa, Bd. 4, 2. Teil, Teilband A Dicotyledones, 2. Auflage, 1961, S. 281
- 1 2 3 Eintrag zur Art in [Ŝablono:PFAF Plants for a Future]
Lieteratuto
- Encyclopaedia Britannica 2002 DVD Edition. Britannica.com 1994-2002, ISBN 0-85229-797-1