Lizingo (angle: leasing) aŭ pli esperante lu-aĉeto estas tipo de kontrakto, en kiu oni kunligas la luadon kaj la aĉeton-vendon. En lu-aĉeto la kontrakto estas dividebla en du tempodaŭrojn:
- En la unua tempodaŭro, la aĉetanto luas la objekton de la kontrakto kaj pagas ope, laŭ reguloj de la lukontrakto.
- La dua tempodaŭro komenciĝas, se la sumo de la luprezoj proksimas la vendoprezon de la aĉetita varo. La luanto - tiam kiel aĉetanto – aĉetas objekton de la luado en tielnomata restaĵa valoro.
En la praktiko elformiĝis diversaj tipoj de la lizingo (funkcia, financa lu-aĉeto).
Vidu ankaŭ
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.