Liviu Rebreanu (Năsăud) [liviŭ rebrjanu] (hungare: Priszlop prislop) estas vilaĝo en Rumanio sud-sudoriente de Năsăud. Administre ĝi apartenas al Năsăud.

Loĝantaro

En 1910 ĝi havis 565 loĝantojn (rumanoj, ciganoj); en 1992 795 (rumanoj).

Historio

Ĝia unua mencio skribe estas en 1392. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario, (Beszterce-Naszód). Oni donis al ĝi la nomon de la rumana verkisto Liviu Rebreanu en 1958. Antaŭ tiam, ĝi nomiĝis Prislop.

Fonto

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.