Livio Vacchini | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-an de februaro 1933 en Locarno |
Morto | 2-an de aprilo 2007 (74-jaraĝa) en Bazelo |
Lingvoj | itala |
Ŝtataneco | Svislando |
Alma mater | Svisa Federacia Instituto pri Teknologio Zuriko |
Okupo | |
Okupo | arkitekto |
![]() Locarno, arkitektoburoo, 1986 |
![]() konstruaĵo en Lugano |
![]() sporthalo de la armeo en Losone |
![]() interno de la sporthalo |
Livio VACCHINI (1933-2007) estas svisa arkitekto el la regiono Tiĉino.
Vacchini kunlaboris kun alia arkitekto Luigi Snozzi inter 1962 kaj 1971.
Livio VACCHINI estas arkitekto kies projektoj respegulas ekstreman koheron inter temo kaj praktiko. Liaj inspirfontoj estas la modernismaj arkitektoj, interalie Auguste PERRET, Mies VAN DER ROHE kaj KAHN. La ekstrema reduktado de strukturaj elementoj estas rimarkebla en ĉiuj liaj projektoj post 1990.
Kelkaj el liaj projektoj
- Lido di Ascona, Tiĉino, Svislando, 1980 ĝis 1986
- Piazza del Sole, Bellinzona, Tiĉino, 1981 ĝis 1998
- L'ufficio dell'architetto (propra arkitektoburoo), Locarno, 1984 ĝis 1985
- Ufficio postale (poŝtoficejo), Locarno, Tiĉino, 1988 ĝis 1995
- Casa Aurora, Lugano, 1995
- Palestra polivalente, (multfunkcia gimnastikejo), Losone, Tiĉino, 1990 ĝis 1997
- Edificio amministrativo e commerciale Macconi (Macconi-konstruaĵo: komercejo kaj oficejo), Lugano, 1973 ĝis 1975, kaj alkonstruo en 2000
Eksteraj ligiloj
- informpaĝo Arkivigite je 2013-04-24 per Archive.today pri Livio VACCHINI angle
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.