Liverpool FC | |||
---|---|---|---|
futbala klubo | |||
Kluba nomo | Liverpool Football Club | ||
Fondita | 3-a de junio 1892 | ||
Stadiono | Anfield | ||
Kapacito | 53,394 | ||
Prezidanto | Tom Werner | ||
Trejnisto | Jurgen Klopp | ||
Ligo | unua angla ligo de futbalo - Premier League | ||
2022/23 | 5-a pozicio | ||
Oficiala retejo | www.liverpoolfc.com/ | ||
| |||
La klubo Liverpool FC (oficiala nomo Liverpool Football Club) - ankaŭ konata kiel the Reds ("la ruĝuloj") - estas futbalklubo el Liverpool, fondita en 1892. Per 18 ĉampionaj titoloj la klubo estas unu el la plej sukcesaj futbalkluboj de Anglio. Krome la klubo sepfoje gajnis la nacian pokalon de la futbala asocio de Anglio, kaj okfoje ĉampionis en la nacia ligo de futbalo. Je eŭropa nivelo gewann la klubo kvinfoje gajnis la konkurson Ligo de Ĉampionoj de UEFA kaj trifoje la turniron pri la UEFA-pokalo.
Ekde sia fondiĝo la klubo havas siajn hejmajn matĉojn en la stadiono Anfield. La kluba subtenantaro estas granda kaj tre lojala. Ĝi tamen ankaŭ partoprenis en du grandaj katastrofoj de la eŭropa historio de futbalo: en 1985 Liverpool-subtenantoj en la belga stadiono Heysel kaŭzis amasan panikon, kadre de kiu mortiĝis 39 subtenantoj de la itala klubo Juventus Torino, kaj en 1989 en la stadiono de Sheffield mortiĝis 96 subtenantoj de la klubo Liverpool.
La unua vira teamo de la klubo Liverpool FC ekde longa tempo havas apartan rivalecon al tiuj de la najbaraj kluboj Everton FC kaj Manchester United.
Jam la fondiĝo de la klubo Liverpool FC cetere forte ligiĝas kun la historio de la loka rivala klubo Everton FC. John Houlding, riĉa posedanto de loka bierfarejo, luis al la futbalklubo Everton ĉe la strato Anfied areon, sur kiu la klubo sekve povis okazigi siajn hejmajn matcoxjn. En la jaro 1892 John Houlding tamen pli ol duobligis la jaran lupagon por la areo, kio tre malkontentigis multajn klubanojn. Ili decidis forlasi la areon ĉe la strato Anfield kaj aĉeti alian areon aliflanke de la loka parko Stanley: tie stariĝis la Goodison Park kie sekve okazis la hejmaj matĉoj de la klubo Everton. John Houlding sekve fondis la klubon Liverpool FC, kiu de tiam havis siajn matĉojn en la Anfield-stadiono. spielen sollte. La teamo en la komencaj kvar jaroj havis bluajn-blankajn vestaĵojn, nur ekde la jaro 1896 ekhavis la ĝis nun konservitajn klubajn kolorojn ruĝo kaj blanko.
Teamo de la sezono 2018/19
stato: fino de aŭgusto 2018, post flago indikanta la naciecon indikatas la naskiĝdato
golisto | defendo | mezo | atako | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
|
|
|
|
Rezerva teamo
stato: 10-a de februaro 2012
|
|
Trejnistaro
stato: 14-a de junio 2012
nomo | pozicio |
---|---|
Nord-Irlando Brendan Rodgers | teama manaĝero |
Anglio Kevin Keen | asista manager |
Nederlando John Achterberg | golista trejnisto |
Hispanio Rodolfo Borrell | managero de la rezerva teamo |
Anglio Darren Burgess | trejnisto de fizika forto |
Anglio Rob Price | fizioterapiisto |
Anglio Mike McGlynn | ĉefa talentserĉisto |
Signifaj futbalistoj
Rekordaj futbalistoj & rekordaj golfaristoj
stato: 3-a de majo 2011
|
|
Teamestroj
|
|
|
Sukcesoj
- 6 sukcesoj en la Ligo de Ĉampionoj de UEFA:
- 1977: 3:1 kontraŭ Borussia Mönchengladbach (en la Olimpia stadiono de Romo)
- 1978: 1:0 kontraŭ FC Brugge (en la Wembley-stadiono de Londono)
- 1981: 1:0 kontraŭ Real Madrid (en la Princoparka stadiono de Parizo)
- 1984: 1:1 post plilongiga fazo, 4:2 per 11-metra-pafado kontraŭ AS Roma (en la Olimpia stadiono de Romo)
- 2005: 3:3 post plilongiga fazo, 3:2 per 11-metra-pafado kontraŭ AC Milano (en Istanbulo)
- 2019: 2:0 kontraŭ Tottenham Hotspur (en la Vanda Metropolitano de Madrido)
- 3 sukcesoj en la UEFA-pokalo - ekde 2009 nomata Eŭropa Ligo de UEFA
- 1973: 3:0 (hejme) kaj 0:2 (en Germanio) kontraŭ Borussia Mönchengladbach
- 1976: 3:2 (hejme) kaj 1:1 (en Flandrio) kontraŭ FC Brugge
- 2001: 5:4 post plilongiga fazo kontraŭ Deportivo Alavés (en Dortmund)
- 3 sukcesoj en la UEFA-superpokalo
- 1977: 1:1 (en Germanio) kaj 6:0 (hejme) kontraŭ Hamburger SV
- 2001: 3:2 kontraŭ FC Bayern München (en la stadiono Ludoviko la 2-a de Monako)
- 2005: 3:1 post plilongiga fazo kontraŭ CSKA Moskvo (en la stadiono Ludoviko la 2-a de Monako)
- 18 sukcesoj en la angla ĉampionado:
- 1901, 1906, 1922, 1923, 1947, 1964, 1966, 1973, 1976, 1977, 1979, 1980, 1982, 1983, 1984, 1986, 1988 kaj 1990
- 7 sukcesoj en la nacia pokalo de futbalo:
- 1965: 2:1 kontraŭ Leeds United
- 1974: 3:0 kontraŭ Newcastle United
- 1986: 3:1 kontraŭ Everton FC
- 1989: 3:2 kontraŭ Everton FC
- 1992: 2:0 kontraŭ Sunderland FC
- 2001: 2:1 kontraŭ Arsenal FC
- 2006: 3:3 post plilongiga fazo, 3:1 per 11-metra-pafado kontraŭ West Ham United
- 8 sukcesoj en la liga pokalo:
- 1981: 1:1 post plilongiga fazo kaj 2:1 kontraŭ West Ham United
- 1982: 3:1 post plilongiga fazo kontraŭ Tottenham Hotspur
- 1983: 2:1 post plilongiga fazo kontraŭ Manchester United
- 1984: 0:0 kaj 1:0 kontraŭ Everton FC
- 1995: 2:1 kontraŭ Bolton Wanderers
- 2001: 1:1 post plilongiga fazo, 5:4 per 11-metra-pafado kontraŭ Birmingham City
- 2003: 2:0 kontraŭ Manchester United
- 2012: 2:2 post plilongiga fazo, 3:2 per 11-metra-pafado kontraŭ Cardiff City
Liverpool LFC | |||
---|---|---|---|
futbala klubo | |||
Kluba nomo | |||
Fondita | 1994 je la nuna nomo | ||
Stadiono | Ashley Travel Stadium, Skelmersdale, Lancashire | ||
Kapacito | |||
Prezidanto | |||
Trejnisto | Edward Sinnot | ||
Ligo | FA Women's Premier League, Northern Division | ||
2009/2010 | 1-a pozicio | ||
| |||
- 15 sukcesoj en la konkurso FA Community Shield
- 1964: 2:2 kontraŭ West Ham United (ambaŭ teamoj dividis la pokalon po 6 monatojn)
- 1965: 2:2 kontraŭ Manchester United (ambaŭ teamoj dividis la pokalon)
- 1966: 1:0 kontraŭ Everton FC
- 1974: 1:1, 6:5 per 11-metra-pafado kontraŭ Leeds United
- 1976: 1:0 kontraŭ Southampton FC
- 1977: 0:0 kontraŭ Manchester United (ambaŭ teamoj dividis la pokalon)
- 1979: 3:1 kontraŭ Arsenal FC
- 1980: 1:0 kontraŭ West Ham United
- 1982: 1:0 kontraŭ Tottenham Hotspur
- 1986: 1:1 kontraŭ Everton FC (ambaŭ teamoj dividis la pokalon)
- 1988: 2:1 kontraŭ Wimbledon FC
- 1989: 1:0 kontraŭ Arsenal FC
- 1990: 1:1 kontraŭ Manchester United (ambaŭ teamoj dividis la pokalon)
- 2001: 2:1 kontraŭ Manchester United
- 2006: 2:1 kontraŭ Chelsea FC
Liverpool Ladies FC
La Liverpool LFC aŭ en longa formo Liverpool Ladies Football Club estas virina futbalklubo el Liverpool. Ĝi fondiĝis je la nomo Newton L.F.C., kaj post du jaroj ŝanĝis sian nomon Knowsley LFC. En 1994 la klubo FC Liverpool permesis al la virina klubo adopti la nomon Liverpool L.F.C..