Miguel Gutiérrez Adúriz | |
---|---|
Miguel Gutiérrez Adúriz (ps. Liven Dek) en 2012 | |
Persona informo | |
Naskonomo | Miguel Gutiérrez Adúriz |
Aliaj nomoj | Liven Dek, María Zocato Díez, Svena Dun |
Naskiĝo | 1950 en Kantabrio, Hispanio |
Lingvoj | Esperanto • hispana |
Nacieco | hispano |
Ŝtataneco | Hispanio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Liven DEK [prononcata esperante] aŭ María Zocato Díez, aŭ Svena Dun kaj pluraj aliaj, estas pseŭdonimoj de Miguel GUTIÉRREZ ADÚRIZ (naskiĝis en 1950 en Kantabrio, Hispanio) estas hispana Esperanto-verkisto, -tradukisto, -vortaristo, -eldonisto kaj membro de la Ibera Skolo (esperanta literatura skolo). Li estas eksmembro de la Akademio de Esperanto[1] post sia demisio la 4-an de januaro de 2013, kaj nuna sekretario de la komisiono de Belartaj Konkursoj de UEA ekde 2016.
Vivo kaj esperanta agado
Gutiérrez estas kemia inĝeniero, kiu lernis Esperanton kiam li estis 19-jara. Li eldonas la scienc-fikciajn seriojn Sferoj, Orbito nula kaj Future, kaj diversajn verkojn de aliaj aŭtoroj pri aŭ en Esperanto.
Ĝis 2005 li estis redaktoro de la organo de Hispana Esperanto-Federacio Boletín. Li kunlaboris kaj kunlaboras en pluraj revuoj, ekzemple en Monato kaj Literatura Foiro, kaj gajnis premiojn en literaturaj konkursoj. Li verkis lernolibron por hispanlingvanoj kaj vortaron esperantan-hispanan kaj hispanan-esperantan.
Verkaro (elekto)
Tradukoj
- Astura bukedo (kun Fernando de Diego, Jorge Camacho, 1988)
- La stultaj infanoj, de Ana María Matute (infanlibro, 1988)
- Platero kaj mi, de Juan Ramón Jiménez (2009)
- Ombroj sur verda pejzaĝo de Manuel Llano, (kun Fernando de Diego, 2012)
Noveloj kaj romanoj
- Ekstremoj (kun Jorge Camacho, Miguel Fernández kaj Gonçalo Neves, 1997)
- Kontribuis al Mondoj 2001 (2001) kaj al pluraj volumoj de Sferoj
- Ne ekzistas verdaj steloj (60 mikronoveloj kun suplemento, 2012)
- Ĉiuj steloj etas nokte (kune kun aliaj aŭtoroj, 2021)
Poemaroj
- Ibere libere (kun Jorge Camacho, Miguel Fernández kaj Gonçalo Neves, 1993)
Lernolibroj kaj vortaroj
- Esperanto - Curso del idioma internacional (1995)
- Esperanto - Curso básico (2012)
- Vortaro 2002 (2002)
- Diccionario - Amika - Vortaro (2007, 2010, 2013, 2018)
Verkoj pri li
- La Deka Logo [2] estas libra omaĝo verkita de pluraj verkistoj el Esperantujo.
Bibliografio
- 2008: Sutton, Geoffrey. Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto 1887-2007 (CEOLE). Novjorko: Mondial 2008, p. 486-488 k.a.
Eksteraj ligiloj
- Vortaro Amika (2007)
- Retejo de Gutiérrez en Ipernity
- en 8-minuta filmo Liven Dek prezentas, en la Urba Teatro de Arundo (Ronda), sian monologon "Konsilu min, doktoro Zamenhof", kadre de la 73-a Hispana Esperanto-Kongreso en majo 2014 (esperante)
- Libroj Arkivigite je 2015-05-18 per la retarkivo Wayback Machine de kaj pri Miguel Gutiérrez en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo Arkivigite je 2007-12-21 per la retarkivo Wayback Machine
- Artikoloj de kaj pri Miguel Gutiérrez en Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj (EBEA) (serĉu je "liven" en ĉiuj kampoj)
- artikolo Liven DEK en la retejo esperanto.net
- Ekstremoj
- Ibere libere
Referencoj
- ↑ Oficiala retejo de la Akademio (septembro 2009).
- ↑ bitlibro Arkivigite je 2019-07-13 per la retarkivo Wayback Machine elŝutebla (julio 2003)