Litovio en la Vintra Olimpiko 2006
Vintra Olimpiko 2006 en Torino
Flagtenanto:  Vida Vencienė (malfermo)
Irina Terentjeva (fermo)
Sportistoj 7 en 4 fakoj
Medaloj
rango:
Oro
0
Arĝento
0
Bronzo
0
Sume
0

La litova teamo aktiva en la Vintra Olimpiko 2006 en Torino havis 7 sportistojn. Ili partoprenis en 4 fakoj. Flagtenanto de la litova teamo estis Vida Vencienė dum la malferma ceremonio respektive Irina Terentjeva dum la ferma. La sportistoj atingis neniun medalon. Kunordigis la teamon la Litova Olimpika Komitato (litove Lietuvos tautinis olimpinis komitetas, LTOK).

Kvankam glacihokeo por viroj kaj arta sketado por ambaŭ seksoj havas certan popularecon en Litovio, kaj estas glaciaj sportejoj en libertempejoj plej centre de ĉiuj grandaj litoviaj urboj, tiel ke multaj nesportantoj survoje al aĉetumo, restoracio aŭ kinejo ofte spektas sketantojn, la lando principe ne havas grandan tradicion pri vintra sporto. Pro la nordeŭropa pejzaĝo komplete sen montegoj almenaŭ alpa skiado praktikeblas nur en eksterlando (plej frekventata skiada lando estas Norvegio), kio bremsas evoluon de elstaraj naciaj vintrosportistoj.

Eksteraj ligiloj


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.