Lito estas malmola meblokadro kun molaj remburaĵoj, matracoj, kiu estas ofte trovebla en dormoĉambro kaj kiu povas esti uzata por dormado, ripozado, kaj amorado.
Laŭ Francisko Azorín lito estas Meblo por kuŝi, dormi.[1] Li indikas etimologion el la greka lektron (lito) kaj de tie la latina lectus.[2]
Litoj kaj iliaj matracoj estas farataj laŭ kelkaj normaj litdimensioj.
Littuko kaj litkovrilo kovras kaj protektas la liton. Dum dormo oni metas la kapon sur unu aŭ kelkaj litkusenoj. kapkusenoj. Laŭ la mondregionoj ekzistas multaj manieroj meti kovrilojn kaj kusenojn por doni varmon kaj komforton al la uzanto/j de la lito. Post dormado oni devas reordigi la liton, kovrilojn, kaj kusenojn.
Specoj de lito
Vidu ankaŭ
Proverbo
Ekzistas proverbo pri lito en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[3]:
„ Kiu amas la liton, ne akiros profiton. ”
Bildaro
- Individua lito.
- Lito kun doselo (Luvro).
- Le lit, pentraĵo de Toulouse-Lautrec (1892).
Notoj
- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 128.
- ↑ Azorín, samloke.
- ↑ Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-12-21.
Bibliografio
- GLOAG, J. A Short Dictionary of Furniture [Liverpool]: Tinling and Co. Ldt., 1952
- RODRÍGUEZ BERNÍS, S. Diccionario de Mobiliario [Madrid]: Ministerio de Cultura, 2006
- BELDEGREEN, A. The Bed [Boston]: Little, Brown and Co. International Division, 1991
- PIERA, M.; MESTRES, A. El Moble a Catalunya. L'Espai Domèstic del Gòtic al Modernisme [Barcelona]: Angle, 1999
- M.E.A.C. Mueble Español. Estrado y dormitorio [Madrid]: Consejería de Cultura de Madrid, 1990
- CREIXELL CABEZA, R.M. Els Llits Policromats Catalans en el s.XVIII. Els Focus d'Olot i Mataró [Barcelona]: Universitat de Barcelona, 1997
- PIERA, M. Taller de Catalogación de Mesas y Camas [curset monogràfic]. [Barcelona]: Associació per a l'Estudi del Moble, 2014
Eksteraj ligiloj
- http://www.decopasion.com/dossier/dormitorio/camas Arkivigite je 2006-02-12 per la retarkivo Wayback Machine Elekto de la plej bonaj desegnoj.
- http://gouzoulou.free.fr/J%20On%20lit%20au%20lit.htm Rilatoj inter libro kaj lito.
- http://www.ergonomie-katalog.com/0/infos/bett-1.php Arkivigite je 2006-04-04 per la retarkivo Wayback Machine Ergonomia katalogo: Lito.
- http://www.das-kind-muss-ins-bett.de "Das Kind muss ins Bett".