Duliteraj mallongigoj por indiki apartajn usonajn ŝtatojn estas vaste uzataj de la Usona Poŝta Servo (USPS). En ties nuna aspekto la unueca normo estis akceptita en oktobro 1963, kaj la unua provo unuecigi mallongigojn kaj koncizajn indikojn de la ŝtatoj por la bezonoj de la poŝto estis farita en 1831. La sola ŝanĝo en la nuna listo de kodoj de la Poŝta servo okazis en 1969, kiam, por preventi konfuzadon kun la mallongigo de la kanada provinco Nov-Brunsviko, por kodo de Nebrasko anstataŭ NB estis elektitaj la literoj NE[1]. Krome, antaŭ 1988 poŝtkodo por servataj de USPS Nord-Marianoj estis CM.
La duliteraj kodoj de Usona Poŝta Servo koincidas al la duliteraj mallongigoj de la Usona Nacia Norm-Instituto (ANSI), sed iomete diferencas de la kodoj kiujn uzas por marki ŝipojn la Usona Borda Gardistaro (ekzemple, la kodo por Kalifornio en la sistemo de la Usona Poŝta Servo estas CA, sed ĉe la Usona Borda Gardistaro estas CF). Mallongigoj por apartaj usonaj ŝtatoj, akceptitaj en la normo ISO 3166 kiu reglamentas ankaŭ kodajn indikojn por administraj dividaĵoj, koincidas al la kodoj de USPS kaj ANSI sed uzas la prefikson «US-» (ekzemple, US-FL anstataŭ FL por Florido). La mallongigoj de ANSI kaj ISO 3166 ne rilatas ankaŭ al specifaj poŝtkodoj (ekzemple, kodoj por korespondado de la usona armeo eksterlande). Usonaj Malgrandaj Insuloj ne havas poŝtkodojn.
Listo
- Poŝtkodoj de ŝtatoj
Ŝtato | Kodo |
---|---|
Alabamo | AL |
Alasko | AK |
Arizono | AZ |
Arkansaso | AR |
Delavaro | DE |
Florido | FL |
Georgio | GA |
Havajo | HI |
Idaho | ID |
Ilinojso | IL |
Indianio | IN |
Iovao | IA |
Kalifornio | CA |
Kansaso | KS |
Kentukio | KY |
Koloradio | CO |
Konektikuto | CT |
Luiziano | LA |
Majno | ME |
Marilando | MD |
Masaĉuseco | MA |
Miĉigano | MI |
Minesoto | MN |
Misisipio | MS |
Misurio | MO |
Montano | MT |
Nebrasko | NE |
Nevado | NV |
Norda Dakoto | ND |
Norda Karolino | NC |
Nov-Hampŝiro | NH |
Nov-Jorkio | NY |
Nov-Ĵerzejo | NJ |
Nov-Meksiko | NM |
Ohio | OH |
Okcidenta Virginio | WV |
Oklahomo | OK |
Oregono | OR |
Pensilvanio | PA |
Rod-Insulo | RI |
Suda Dakoto | SD |
Suda Karolino | SC |
Teksaso | TX |
Tenesio | TN |
Utaho | UT |
Vajomingo | WY |
Vaŝingtonio, ŝtato | WA |
Vaŝingtono, la Distrikto Kolumbio | DC |
Vermonto | VT |
Virginio | VA |
Viskonsino | WI |
- Specialaj poŝtkodoj
Teritorio | Poŝtkodo |
---|---|
Usona Samoo | AS |
Usonaj Virgulininsuloj | VI |
Gvamo | GU |
Marŝala Insularo | MH |
Palaŭo | PW |
Porto-Riko | PR |
Nord-Marianoj | MP |
Federacio de Mikronezio | FM |
Usona armeo — Latin-Ameriko | AA |
Usona armeo — Eŭropo, Kanado, Afriko, Proksima Oriento |
AE |
Usona armeo — Pacifika regiono | AP |
- Neuzataj kodoj
Teritorio | Poŝtkodo |
---|---|
Zono de la Kanalo de Panamo | CZ |
Filipinoj | PI |
Referencoj
- ↑ State Abbreviations (angle) (PDF). Usona Poŝta Servo (2011-12). Arkivita el la originalo je 2015-05-13. Alirita 2015-05-18.