Jen listo de gravaj moskeoj tra la tuta mondo:
- Al-Azhar en Kairo, Egipto, kun la plej grava sunaisma madraso.
- Moskeo de Ibn Tulun en Kairo, Egipto.
- Al-Haram en Mekko, la plej sankta.
- Al-Nabawi en Medino, Sauda Arabio.
- Al-Qods, Moskeo Al-Aksa kaj la Kupolo de la Roko en Jerusalemo.
- Moskeo de la Umajadoj, en Damasko, la ĉefurbo de Sirio.
- Hagia Sofia, Aya Sofia, en Istanbulo, kirko ĉefverko de bizanca arĥitekturo, moskeigita en 1453 ĝis 1934, nun muzeo.
- Blua moskeo, Moskeo de Fatih kaj Moskeo de Sulejmano en Istanbulo.
- Blua Moskeo (Erevano).
- Moskeo de Selimo en la urbo Edirne, en Turkio.
- Babri en Ayodhya, Hindio, sur ruino de hindua templo laŭ hinduaj naciismanoj kiuj perforte detruis la moskeon.
- Moskeo de la Vendredoj en Delhio, Barato.
- Moskeo Faisal en Islamabado, kaj Moskeo Badŝahi en Lahoro, Pakistano.
- Moskeo de la Ŝaho, en Esfahano, Irano.
- Moskeo Imamo Ali, en Najaf, Irako.
- Moskeo de Kordovo en Hispanio, kirko konstruita en moskeo.
- Moskeo Hassan la 2-a en Kazablanko, Maroko.
- Moskeo Kutubia en Marakeŝo, Maroko.
- Granda Moskeo de Kajruano, Tunizio.
- Granda Moskeo de Djenné kaj Moskeo de Ĝingerejber, en Timbuktuo, Malio.
- Granda Moskeo de Parizo, Francio.
Eksteraj ligiloj
- Directory of Mosques World Wide Arkivigite je 2014-05-13 per la retarkivo Wayback Machine
- Moskeoj en Usono/Kanado/GB/Eŭropo/Aŭstralio
- Moskeoj en Sudafriko Arkivigite je 2010-10-22 per la retarkivo Wayback Machine
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.