Tiu artikolo prezentas liston de senatanoj de la franca departemento Val-d'Oise en la kvina Respubliko, ekde la balotoj de 1968.
La nombro de senatanoj por la eksa departemento Seine-et-Oise estis fiksita je 8 elektitoj ekde la kompleta elekto de la Senato de la 26-a de aprilo 1959[1]. Sekve de la reorganizo de la pariza regiono en 1964, aplikebla ĝis la 1-a januaro 1968, la nombro de la senatanoj por la departemento Seine kaj Seine-et-Oise estis altigita de30 al 39, tiuj seĝoj estis disdonitaj al la novaj departementoj[2]. Val-d'Oise, kaj la tuto de la pariza regiono, apartenis al la serio C. La senatanoj estis elektitaj por naŭjara mandato, la renovigoj okazis en 1977, 1986 kaj 1995.
Post la leĝo n° 2003-697 de la 30-a de julio 2003, la mandato de la senatanoj estis reduktita al ses jaroj. Tiu nova daŭro aplikiĝis en Val-d'Oise okaze de la balotoj de 2004. Ĝi tamen estis modifita al sep jaroj, la plilongigo de unu jaro de tiu mandato ŝuldiĝis al decido de la Konstitucia Konsilio de 2004, kiu prokrastis la balotojn komence antaŭviditaj en 2007 kaj 2010, por eviti tro da balotoj en 2007. Val-d'Oise apartenas, ekde la balotoj de 2011, al la serio 1.
La senatanoj estas elektitaj laŭ universala nerekta balotsistemo de la grandaj balotantoj. En 2011, tiuj-ĉi estis 2 074.
Plilongigante la balotsistemon validan en la eksa departemento Seine-et-Oise kiu estas proporcia balotsistemo, eĉ se ĝi devus esti modifita al plimulta balotsistemo je du balotvicoj. Tiu escepto estis forigita en 2003, okaze de la redukto de la limo al kvar senatanoj[3], sed sen konsekvenco por la departemento, kies nombro de elektitoj estas 4 ekde 1977, post altigo unuafoje de 3 al 4 okaze de la baloto de 1968.
Mandatperiodo 1968-1977
De la 22-a de septembro 1968 ĝis la 24-a de septembro 1977.
Nomo | Partio | Aliaj mandatoj | |
---|---|---|---|
Fernand Chatelain | PCF | Vicurbestro de Argenteuil | |
Adolphe Chauvin | UDR | Prezidanto de la Departementa Konsilio de Val-d'Oise, urbestro de Pontoise | |
André Messager | UDR | Departementa konsiliano de Taverny, urbestro de Taverny | |
Mandatperiodo 1977-1986
De la 25-a de septembro 1977 ĝis la 27-a de septembro 1986.
Nomo | Partio | Aliaj mandatoj | |
---|---|---|---|
Marie-Claude Beaudeau[b 1] | PCF | ||
Adolphe Chauvin | UDR | ||
Louis Perrein | PS | Urbestro de Villiers-le-Bel | |
Pierre Salvi | UDR | Prezidanto de la Departementa Konsilio de Val-d'Oise, urbestro de Viarmes | |
- ↑ Ekde la 12-a de junio 1979, por anstataŭi Fernand Chatelain, mortintan.
Mandatperiodo 1986-1995
De la 28-a de septembro 1986 ĝis la 23-a de septembro 1995.
Nomo | Partio | Aliaj mandatoj | |
---|---|---|---|
Marie-Claude Beaudeau | PCF | ||
Hélène Missoffe | RPR | ||
Louis Perrein | PS | Urbestro de Villiers-le-Bel | |
Michel Poniatowski[c 1] | UDF | Urbestro de L'Isle-Adam | |
- ↑ Ekde la 10-a de januaro 1989, por anstataŭi Pierre Salvi, mortintan.
Mandatperiodo 1995-2004
De la 24-a de septembro 1995 ĝis la 30-a de septembro 2004.
Nomo | Partio | Aliaj mandatoj | |
---|---|---|---|
Bernard Angels[d 1] | PS | ||
Marie-Claude Beaudeau | PCF | ||
Gérard Claudel[d 2] | UMP | ||
Jean-Philippe Lachenaud | UMP | ||
- ↑ Ekde la 1-a majo 2004, anstataŭ Alain Richard, nomumita al la registaro.
- ↑ Ekde la 1-a majo 2004, por anstataŭi Nelly Olin, urbestro de Garges-lès-Gonesse, nomumita al la registaro.
Mandatperiodo 2004-2011
De la 26-a de septembro 2004 ĝis la 30-a de septembro 2011.
Nomo | Partio | Aliaj mandatoj | |
---|---|---|---|
Bernard Angels | PS | ||
Robert Hue | PCF | ||
Raymonde Le Texier | PS | ||
Lucienne Malovry[e 1] | UMP | ||
Hugues Portelli | UMP | Urbestro de Ermont | |
Mandatperiodo 2011-2017
Ekde la 25-a de septembro 2011.
Nomo | Partio | Aliaj mandatoj | |
---|---|---|---|
Francis Delattre | UMP | Urbestro de Franconville | |
Dominique Gillot | PS | Departementa konsilianino de Cergy-Sud, urbestro de Éragny | |
Robert Hue | PCF | ||
Hugues Portelli | UMP | Urbestro de Ermont | |
Alain Richard | PS | Urbestro de Saint-Ouen-l'Aumône | |
Aneksaĵoj
Notoj kaj referencoj
- ↑ Edikto n° 58-1098 de la 15-a de novembro 1958 pri la organiza leĝo de la Senato.
- ↑ Leĝo n° 66-503 de la 12-a de julio 1966 modifanta la balotan regularon pri la konsisto de la Senato.
- ↑ Leĝo n° 2003-697 de la 30-a de julio 2003.
Vidu ankaŭ
- Senato (Francio)
- Politika frakcio en la Senato
- Francaj senatanaj balotoj de 1968, 1977, 1986, 1995, 2004 kaj 2011
- Listo de senatanoj de Seine-et-Oise (antaŭ 1968)