Genealogia arbo de la homaro
La "arbo" estas konstruita laŭ genetikaj esploroj kiuj evidentigis kiuj homgrupoj estas parencaj inter si, kaj en kiu ordo okazis la disiĝoj. La "folioj" estas provizitaj de la lingva klasifikado, ĉar la rezultoj de genetikaj kaj lingvistaj esploroj grandparte forte koincidas. (laŭ Luca Cavalli-Sforza)
|
Diskutata propono en lingvistiko estas la klasifiko de dekoj da mondaj lingvaj familioj inter nur dek du superfamilioj. Laŭ lastaj kongruaj evidentigoj de arkeologio, genetiko kaj lingvistiko, iuj aŭtoroj ordigis tiujn superfamiliojn en ĝeneralan arbon kiu hipotezas ke ĉiuj lingvoj elvenas el unu sola monda pralingvo. Tiu teorio estas diskutata.
La superfamilioj
- 1 Kojsana
- 2 Niĝer-konga
- 3 Nil-sahara
- 4 Papua
- 5 Aŭstrika:
- 5.1 Aŭstralazia
- 5.2 Mjaŭ-jaŭa
- 5.3 Taja
- 5.4 Aŭstronezia
- 6 Dene-kaŭkaza:
- 6.1 Eŭska
- 6.2 Norda kaŭkazia:
- 6.2.1 Nordokcidenta kaŭkazia
- 6.2.2 Nordorienta kaŭkazia
- 6.3 Buruŝaska
- 6.4 Nahala
- 6.5 Ĉinotibeta
- 6.6 Jeniseja
- 6.7 Na-denea (aŭ Atabaska)
- 7 Afrik-azia
- 8 Kartvela
- 9 Dravida
- 10 Eŭrop-azia (aŭ Nostrata):
- 10.1 Hindeŭropa
- 10.2 Urala
- 10.3 Altaja
- 10.4 Korea/ Japana/ Aina
- 10.5 Giljaka
- 10.6 Ĉukotko-kamĉatka
- 10.7 Eskimo-aleuta
- 11 Amerinda
Disputo
Rimarkindas, ke la skemo de la superfamilioj[1] (kies fonto ne estas citita) kaj tiu prezentita en la geneologia arbo malakordiĝas pri diversaj punktoj rimarkinde pri ĉinotibeta lingvaro. La genalogia arbo estas bazita sur genetikaj kaj lingvistikaj observoj dum la teorio de la "filonoj" estas bazita sur nur lingvistikaj observoj kaj montras hipotezon kiun genetiko ne konfirmis.
Vidu ankaŭ
Notoj
- ↑ Kelkaj proponis la terminon "filonoj"
|