La graflando Ĉampanjo naskiĝis per la fandiĝo de la graflandoj de Meaux kaj de Troyes, kunigitaj de la grafoj de Vermandois, poste transdonita al la grafoj de Blois. Ili provis aldoni al ĝi la graflandon de Reims, sed la ĉefepiskopoj de la urbo de la konsekroj sukcesis konservi ĝin, tiel limigante la feŭdan Ĉampanjon al la sudo de la nuna Ĉampanjo.
Kvankam unike kvalifikita per la titolo grafo de Troyes, Hugo 1-a de Ĉampanjo estis la unua kiu deklaris sin grafo de Ĉampanjo en ĉirkaŭ 1102.
Grafoj de Meaux kaj de Troyes
Domo de Vermandois
- 967 : Roberto de Vermandois, grafo de Meaux (943-967) kaj de Troyes (956-967), filo de Herberto la 2-a, grafo de Vermandois.
- edziĝinta al Adélaïde Werra, grafino de Troyes, filino de Gilbert de Chalon, ĉefa grafo de la burgonjanoj.
Domo de Blois
- 1063-1089/1090 : Thibaut la 3-a de Blois (1019 † 1089/1090), grafo de Blois, de Meaux kaj de Troyes, filo de Eŭdo la 2-a de Blois kaj de Ermengarde de Aŭvernjo. Li reprenis Ĉampanjon en 1063 laŭ la nomo Thibaud 1-a de Ĉampanjo
- edziĝinta unue al Gersenda, filino de la grafo Herberto 1-a de Mansio
- edziĝinta due al Adelaida de Valois, filino de Raulo la 3-a de Vexin.
Je la morto de Thibaut la 3-a, la du graflandoj, kiuj konsistigis Ĉampanjon estis partigitaj :
- Grafoj de Meaux
- Grafoj de Troyes
Grafoj de Ĉampanjo
- 1102-1125 : Hugo la 1-a de Ĉampanjo († 1126), filo de Thibaut la 3-a de Blois. Li estis la unua kiu sin deklaris grafo de Ĉampanjo.
- edziĝinta unue (1093, divorco 1104) al Konstanca († 1125), filino de la reĝo Filipo la 1-a de Francio.
- edziĝinta due (1110) al Izabela de Burgonjo, filino de la grafo Etjeno la 1-a de Burgonjo.
- 1125-1151 : Thibaut la 2-a de Ĉampanjo, († 1151), grafo de Blois (laŭ la nomo Thibaut la 4-a) kaj de Meaux, poste de Troyes kaj de Ĉampanjo, nevo de la antaŭa.
- 1181-1197 : Henriko la 2-a de Ĉampanjo († 1197), grafo de Ĉampanjo, reĝo de Jerusalemo (1192-1197), filo de la antaŭa
- 1201-1253 : Thibaut la 4-a de Ĉampanjo kromnomita la kanzonistole Chansonnier aŭ la postmorta (1201 † 1253), grafo de Ĉampanjo, filo de la antaŭa. Li estis reĝo de Navaro laŭ la nomo Thibaut la 1-a de 1234 ĝis 1253.
- 1253-1270 : Thibaut la 5-a de Ĉampanjo (1238 † 1270), grafo de Ĉampanjo, reĝo de Navaro (sub la nomo Thibaut la 2-a), filo de la antaŭa kaj de Margerita de Bourbon-Dampierre
- 1270-1274 : Henriko la 3-a de Ĉampanjo kromnomita la Dika (1244 † 1274), grafo de Ĉampanjo, reĝo de Navaro (sub la nomo de Henriko la 1-a), frato de la antaŭa, filo de Thibaut la 4-a kaj de Margerita de Bourbon-Dampierre
- 1274-1305 : Johana de Ĉampanjo (1273 † 1305), grafino de Ĉampanjo, reĝino de Navaro, filino de la antaŭa
- edziniĝinta en 1284 al Filipo la 4-a la Bela, reĝo de Francio. Sekve de tiu geedziĝo, la graflando Ĉampanjo kuniĝis al la posedaĵoj de la reĝo de Francio kaj do fariĝis parto de la reĝa bienaro.
Vidu ankaŭ
Bibliografio
- Henriko de Arbois de Jubainville, Histoire de ducs et comtes de Champagne depuis le 6e siècle à la fin du XIe, 8 vols. (1859-69).
- Michel Bur, La formation du comté de Champagne (v. 950-v.1150), Nancy, 1977.
- Arnaud Baudin, Emblématique et pouvoir en Champagne. Les sceaux des comtes de Champagne et de leur entourage (fin XIe-début 14e siècle), eld. "Ed. Dominique Guéniot", Langres, 2012.
- Theodore Evergates, Feudal Society in the Baillage of Troyes under the Counts of Champagne, 1152-1284 en la angla.
- Sánchez-Marco Carlos, Casa de Champagne
Eksteraj ligiloj
- angle Mediaval Lands : Champagne nobility
- (fr) La graflandoj Ĉampanjo kaj Brio en la Mezepoko Arkivigite je 2017-07-28 per la retarkivo Wayback Machine
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.