La listo de difavoratoj (germane Gottbegnadeten-Liste) estis listo de 36 paĝoj, kiun en nazia Germanujo de la jaro 1944 dum la fina fazo de la Dua Mondmilito kompilis la propagandoministrejo, Joseph Goebbels kaj Adolf Hitler. Ĝi entenis 1041 artistojn, kiujn la nazia reĝimo taksis kiel gravaj. La nomo baziĝas sur la aktonomo de la listo[1][2] kaj estas do la oficiala nomo uzata de la propagandoministrejo.
Surlistigitoj
Jen kelkaj el la surlistigitoj, pri kiu ekzistas artikolo en eo-vikipedio:
- Georg Kolbe (1877–1947), skulptisto
- Gerhart Hauptmann (1862–1946), verkisto
- Heinrich Lilienfein (1879–1952), verkisto
- Hans Pfitzner (1869–1949), komponisto
- Richard Strauss (1864–1949), komponisto
- Wilhelm Furtwängler (1886–1954), orkestrestro kaj komponisto.[3]
- Johann Nepomuk David (1895–1977), komponisto
- Josef Marx (1882–1964), komponisto
- Carl Orff (1895–1982) [4]
- Herbert von Karajan (1908–1989), orkestrestro
- Hans Knappertsbusch (1888–1965), orkestrestro
- Joseph Keilberth (1908–1968), orkestrestro
- Clemens Krauss (1893–1954), orkestrestro
- Wilhelm Kempff (1895-1991), pianisto
- Gustaf Gründgens (1899–1963), aktoro, reĝisoro kaj intendanto
- Helge Rosvaenge (1897–1972), operkantisto (tenoro)
- Hans Albers (1891–1960), aktoro
- Johannes Heesters (1903–2011), aktoro kaj kantisto, de Goebbels surlistigita kiel nemalhavebla aktoro por la filmproduktado, kun la aldona rimarko "eksterlandano[5]
- Paul Hörbiger (1894–1981), aktoro
- Heinz Rühmann (1902–1994), aktoro
- Ernst Liebermann, pentristo
Literaturo
- Ernst Klee: Das Kulturlexikon zum Dritten Reich. Wer war was vor und nach 1945. S. Fischer, Frankfurt am Main 2007, ISBN 978-3-10-039326-5.
- Oliver Rathkolb: Führertreu und gottbegnadet. Künstlereliten im Dritten Reich. Österreichischer Bundesverlag, Wien 1991, ISBN 3-215-07490-7.
Eksteraj ligiloj
- Joachim Riedl: Wer war Karl Böhm En: Die Zeit de la 17-a de novembro 2005
Referencoj
- ↑ Oliver Rathkolb: Führertreu und gottbegnadet, p. 173.
- ↑ Komp. Leteron de Martin Schönicke al ministra direktoro Fritzsche de la 30-a de aŭgusto 1944, komp. Prieberg: Handbuch, p. 6296.
- ↑ Ernst Klee: Kulturlexikon, eldono 2007, paĝoj 171, 456 kaj 598.
- ↑ Vidu ankaŭ Prieberg: Handbuch, p. 5029.
- ↑ Ernst Klee: Kulturlexikon, eldono 2007, p. 227.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.