La suba tabelo montras la evoluon de la brita flago.

Standardo de Britio

FlagoDatoFunkcioPriskribo
1801–Union Jack, flago de BritioSurmetaĵo de la skota blanka kruco de Sankta Andreo sur blua fono, de la irlanda ruĝa kruco de Sankta Andreo sur blanka fono kaj de la angla ruĝa kruco de Sankta Georgo. Tiun flagon oni nomas la Union Jack.

Standardoj de la landopartoj de Britio

FlagoDatoLandopartoPriskribo
13-a jarcentoFlago de la reĝlando AnglioRuĝa kruco de Sankta Georgo sur blanka fono
1973 –Flago de la provinco Nord-IrlandoEkde 1973 oni uzas oficiale la Union Jack. Respublikanoj uzas la flagon de Irlando, reĝsubtenantoj la ruĝmanan flagon de Ulster.
9-a jarcentoFlago de la reĝlando SkotlandoBlanka kruco de Sankta Andreo sur blua fono
1959 –Flago de la dukejo KimrioRuĝa grifo sur verd-blanka fono

Flagoj de teritoriaj rekte sub la brita krono

Manikinsuloj (krondependejoj)

FlagoDatoTeritorioPriskribo
Flago de AlderneyRuĝa kruco sur blanka fono kun la blazono de Alderney en la centro
1985 –Flago de GuernseyRuĝa kruco de Sankta Georgo sur blanka fono kun centra ora kruco
Flago de HermRuĝa kruco sur blanka fono kun blazono de Herm en la maldekstra supra parto
Flago de JerseyRuĝa kruco de Sankta Andreo sur blanka fono kun kronita blazono de Anglio en la supera centro
Flago de SarkRuĝa kruco sur blanka fono kun du leonoj en la maldekstra supra parto. Fakte tio estas la persona flago de la senjoro de Sark.

Kornvalo (dukejo)

FlagoDatoTeritorioPriskribo
1800 -Flago de Kornvalo, konita ankaŭ kiel flago de Sankta Piranblanka kruco sur nigra fono

Manksinsulo (krondependejo)

FlagoDatoTeritorioPriskribo
Flago de la ManksinsuloCentre de la ruĝa flago troviĝas kelta triskelo (3 kruroj, prezentitaj triangule)

Standardoj de la britaj transmaraj teritorioj

FlagoDatoTeritoriojPriskribo
1960 –Akrotiri kaj Dekelia (britaj militejoj sur la insulo Kipro)Estas uzata la Union Jack.
1990 –Flago de AngviloBlue Ensign kun la blazono de Angvilo (3 delfenoj )
1910 –Flago de BermudoRed Ensign kun la blazono de Bermudo (leono, ŝildo kaj surstrandiginta ŝipo)
1963 –Flago de la Brita Antarkta Teritorio (internacie ne agnoskita, vidu Antarkta traktato)White Ensign sen kruco de Sankta Georgo kun la blazono de la Brita Antarkta Teritorio
1960 –Flago de la Britaj VirgulininsulojBlue Ensign kun la blazono de la britaj Virgulininsuloj (virgulino kun olelampo sur verda fono, ĉirkaŭita de dek olelampoj kaj la frapfrazo VIGILATE)
1990 –Flago de la Brita Hindoceana Teritorio6 bluaj ondolinioj sur blanka fono, Union Jack kaj palmo kun krono
1958 –Flago de la KajmaninsulojBlue Ensign kun la blazono de la Kajmaninsuloj (testudo, ananaso, angla leono, 3 steloj, bluaj ondolinioj kaj frapfrazo: HE HATH FOUNDED IT UPON THE SEAS)
1948 –Flago de la FalklandojBlue Ensign kun la blazono de la Falklandoj (virŝafo, blublankaj ondolinioj, velŝipo kaj frapfrazo: Desire the right)
1948 –Komercflago de la FalklandojRed Ensign kun la blazono de la Falklandoj
1948 –Flago de la Guberniestro de la FalklandojUnion Jack kun centra cirklita blazono de la Falklandoj
Flago de ĜibraltaroBlanka flago kun ruĝa strio malsupre, centre ruĝa tritura fortikaĵo kun ora ŝlosilo
Flago de MonceratoBlue Ensign kun la blazono de Moncerato (nigra latina kruco, kun verdvestita virgulino, kiu tenas harpon sur helblubruna fono)
1984 –Flago de la Pitkarna insularoBlue Ensign kun la blazono de la Pitkarna Insularo
1984 –Flago de Sankta HelenoBlue Ensign kun la blazono de Saint Helena (trimasta velŝipo kies malantaŭa flago estas la angla kruco de Sankta Georgo sur verda akvo antaŭ krutaj klifoj kaj supra birdo)
2002 –Flago de Tristan da Cunha (apartenas al Sankta Heleno)Blue Ensign kun la blazono de Tristan da Cunha (fiŝkaptista boato super mara krono, 4 albatrosoj en ŝildo ĉirkaŭita de 2 omaroj, frapfrazo: Our faith is our strength')
1985 –Flago de Sud-Georgio kaj Sud-SandviĉinsulojBlue Ensign kun la blazono de Sud-Georgio kaj Sud-Sandviĉinsuloj
1968 –Flago de la Turkoj kaj KajkojBlue Ensign kun la blazono de la Turkoj kaj Kajkoj (konko, omaro kaj kakto sur okroflava ŝildo)

Servo- kaj komercoflagoj

FlagoDatoFunkcioPriskribo
1801Blue Ensign – Mara servoflago (ekde 1864 )Union Jack sur blua fono. La bluo de la fono estas tiu de la Union Jack.
1801Red Ensign – Komerca flago (ekde 1864)Union Jack sur ruĝa fono. La ruĝo de la fono estas tiu de la Union Jack.
White Ensign – Mara militflagoUnion Jack sur la flago de Anglio.
Flago de la brita armeoKrono kun leono sur 2 krucitaj glavoj kaj ruĝa fono
1921Flago de la Royal Air Force (reĝa aerarmeo)Union Jack sur blua fono. La bluo de la fono estas pli hela ol tiu de la Union Jack. Dekstre troviĝas la kokardo - tri samcentraj cirkloj, la ekstera blua, la meza blanka kaj la centra ruĝa).
Flago de la civila aviadoUnion Jack sur blua fono. La bluo de la fono estas pli hela ol tiu de la Union Jack. Centre troviĝas blua kruco de Sankta Georgo, blanke ĉirkaŭita, simila al tiu de la angla flago. La bluo de la kruco estas tiu de la Union Jack.
Flago de la civilprotektorganizoUnion Jack sur flava fono. La dekstra malsupra parto estas blua kia la Union Jack.
Pilota flagoBlanke ĉirkaŭita Union Jack
Flago de la Lord-Lieutenant-ojUnion Jack kun krono kaj glavo
Flago de la helpŝipoj de la mararmeoBlue Ensign kun ora ankro dekstre
Flago de la britaj konsulejojUnion Jack kun centra ora krono

Reĝaj standardoj

Reĝino Elizabeto la 2-a

FlagoDatoUzoPriskriboj
1826Reĝa standardo uzita en Anglio, Nord-Irlando kaj KimrioMaldekstre supre kaj dekstre malsupre troviĝas la blazono de Anglio, maldekstre malsupre la blazono de Nord-Irlando kaj dekstre supre la blazono de Skotlando
1826Reĝa standardo uzita en SkotlandoMaldekstre supre kaj dekstre malsupre troviĝas la blazono de Skotlando, maldekstre malsupre la blazono de Nord-Irlando kaj dekstre supre la blazono de Anglio
1952 -Flago de Elizabeto la 2-a, uzita de la reĝino kiel estro de la Komunumo de NaciojKronita ora litero 'E', ĉirkaŭita de girlando de oraj rozoj sur blua fono

Princo de Kimrujo

FlagoDatoUzoPriskriboj
Standardo de la Princo de Kimrujo, uzita en Anglio kaj Nord-IrlandoKunmetaĵo de la blazono de la Princo de Kimrio, la reĝa blazono de Britio kaj la reĝa blazono de Kimrio.
Standardo de la Duko de Kornvalo15 oraj cirkloj sur nigra fono
Standardo de la Duko de RothesayEn la unua kaj kvara kvarono troviĝas la blazono de la princo de Skotlando, en la dua kaj tria la titolo de la senjoro de la insuloj, en la centro la blazono de la heredonto de la Reĝo de Skotlando
Dosiero:Prince of Wale's Flag for use in Wales.gif1962 -Standardo de la Princo de Kimrujo, uzata en KimrujoLa blazono de la princejo de Kimrujo kun la blazono de la princo de Kimrujo en la centro

Eksaj reĝaj standardoj

FlagoDatoUzoPriskriboj
14061603Flago de la Tudor-anojLa angla blazono, kvaronita de la standardo de la franca reĝo - la Fleur-de-Lis simbolas la postulon de la franca trono.
1814 - 1837Reĝa standardo de la Domo de Hanovro inter 1814 kaj 1837Blazono de la reĝo Georgo la 3-a, en la unua kaj kvara kvarono troviĝas po tri leonoj prezentantaj Anglion, en la dua la blazono de Skotlando, en la tria la blazono de Irlando kaj en la centro la blazono de Hanovro (dinastio)

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.