S-Frazoj aŭ S-Deklaroj difiniĝas en la 4-a Anekso de la Direktivo 67/548/EEC de la Eŭropa Unio: Averto pri sekureco rilate al damaĝaj substancoj kaj preparaĵoj. La listo solidiĝis kaj ree publikiĝis en la Direktivo 2001/59/EK[1], kie troveblas tradukoj por aliaj lingvoj de la Eŭropa Unio. Sekve, la listo estis ĝisdatigita kaj ree publikigita en la Direktivo 2006/102/EK[2], kie aldoniĝis tradukoj por la Eŭropa Unio.

Ĉi-deklaroj pri sekureco uziĝas internacie, ne nur en la Eŭropa Unio, kaj nuntempe ekzistas senĉesaj klopodoj cele al internacia harmoniigo.

Rimarko:Mankantaj kunigaĵoj de S-deklaroj indikas la forigon de tiuj frazoj aŭ anstataŭigo per alia frazo.

KodoFrazo pri SekurecoKodoFrazo pri Sekureco
S1Konservu enfermitaS30Neniam aldoni akvon al ĉi-produkto
S2Konservu for de la atingo de la infanojS33Preni singardajn procedojn kontraŭ statikajn elŝarĝojn
S3Konservu en malvarma lokoS35Ĉi-materialo kaj ties kemiujo devas manipuliĝi per sekura maniero
S4Konservu for de enloĝantaj lokojS36Uzu adekvatan protekto-vestaĵon
S5Konservu enhavon sub ... (adekvata likvaĵo specifota de la fabrikanto)S37Uzu adekvatajn gantojn
S6Konservu sub ... (inerta gaso specifota de la fabrikanto)S38En kazo de nesufiĉa ventumado uzi adekvatan spirekipaĵaron
S7Konservu la kemiujon tre fermitaS39Uzu protektilon por la okuloj aŭ vizaĝo
S8Konservu la kemiujon sekaS40Por purigi la plankon kaj ĉiuj objektoj malpurigitaj de ĉi-materialo uzu ... (materialon specifotan de la fabrikanto)
S9Konservu la kemiujon en loko tre ventumitaS41En kazo de brulo kaj/aŭ eksplodo ne spiru la fumon
S10Konservu la enhavaxjon sekaS42Dum fumigado aŭ sprajado uzi adekvatan spirekipaĵon (mencii adekvatan nomigon specifotan de la fabrikanto)
S12Ne Konservu la kemiujon draste fermitaS43En kazo de brulo uzu ... (indiki en la spaco la adekvatan tipon de kontraŭbrula ekipaĵo. Se akvo pligrandigas la riskon aldonu - Neniam uzi akvon)
S13Konservu for el manĝaĵoj, drinkaĵoj kaj nutraĵoj por bestojS45En kazo de akcidento aŭ se vi sentas vin malkomforta tuj serĉu kuracistan helpon (se eblos, montru glumarkon)
S14Konservu for de ... (mencii neakordigeblan materialon indikotan de la fabrikanto)S46Kiam englutita, tuj serĉu kuracistan helpon kaj montru la ujon aŭ glumarkon
S15Konservu for de varmoS47Konservu sub temperaturo ne pli alta ol ...  °C (temperaturo specigota de la fabrikanto)
S16Konservu for de sparkofontoj - Fumado malpermesataS48Konservu seka kun ... (adekvata materialo specigota de la fabrikanto)
S17Konservu for de brulema materialoS49Konservu nur en la origina ujo
S18Manipulu kaj zorge malfermu kemiujonS50Ne miksi kun ... (materialon specigotn de la fabrikanto)
S20Ne manĝu nek drinku dum manipuladoS51Uzi nur en tre ventumitaj lokoj
S21Ne fumu dum manipuladoS52Ne rekomendita por interna uzo aŭ apud enloĝataj lokoj
S22Ne spiru la polvonS53Evitu elmontradon - ricevu specialajn instrukciojn antaŭe al la uzado
S23Ne spiru la gason/fumojn/vaporojn/sprajon (mencii adekvatan nomigon specifotan de la fabrikanto)S56Manipulu ĉi-materialon kaj ties ujon apud loko de publika kolektado por rubaĵoj aŭ danĝeraj produktoj
S24Evitu haŭtokontaktonS57Uzu adekvatan ujon cele al evitado de vivmedia malpurigo
S25Evitu okulkontaktojnS59Serĉu helpon de la fabrikanto aŭ distribuanto por informoj pri rekuperado aŭ rebonigado de la materialo
S26En kazo de okulkontaktoj, tuj lavu kun abundego da akvo kaj serĉu medicinan helponS60Ĉimaterialo kaj ties ujo devas esti manipulita kiel danĝera rubaĵo
S27Tuje deprenu ĉian malpuran vestaĵaronS61Evitu ellasiĝon en la vivmedion. Serĉu pli da specialaj instrukcioj aŭ datumoj por sekureco
S28Post haŭtokontakto, tuje lavu kun abundo da ... (mencii produkton specifotan de la fabrikanto)S62Kiam englutita, ne instigi al vomado: tuj serĉu kuracistan helpon kaj montru ĉi-ujon aŭ glumarkon kiam eblas
S29Ne malplenigu per drenadoS63En kazo de akcidento pro inhalado: konduku la viktimon al freŝa aero for de la malpurigita zono kaj laŝu ĝin ripozi.
S6464Kiam englutita, (nur se la homo estas konscia) abunde lavu la buŝon

Kunigitaj S-Deklaroj

KodoKunigitaj DeklarojKodoKunigitaj Deklaroj
(S1/2)Konservu firme enfermita kaj for de atingo de infanojS20/21Ne manĝu, drinku aŭ fumu dum manipulado
S3/7Konservu kemiujon firme enfermita en malvarma lokoS24/25Evitu kontaktojn kun haŭto kaj okuloj
S3/7/9Konservu ujon firme enfermita en malvarma kaj tre ventumita lokoS27/28Post kontakto kun la haŭto, tuj deprenu la tutan malpurigitan vestaĵaron, kaj tuj lavu kun abundo de ... (materialo specigota de la fabrikanto)
S3/9/14Konservu en malvarma, tre ventumita loko for de ... (mencii neakordigeblajn materialojn specifotajn de la fabrikanto)S29/35Ne malplenigu per drenado; manipulu ĉi-materialon kaj ties enhavaĵon per sekura maniero
S3/9/14/49Konservu nur en la origina ujo, en malvarma, tre ventumita loko for de ... (mencii neakordigeblajn materialojn specifotajn de la fabrikanto)S29/56Ne malplenigu per drenado, manipulu ĉi-materialon kaj ties enhavaĵon apud loko de publika kolektado por rubaĵoj aŭ danĝeraj produktoj
S3/9/49Konservu nur en la origina ujo, en malvarma, tre ventumita lokoS36/37Uzu adekvatan protektivan vestaĵaron kaj gantojn
S3/14Konservu en malvarma loko for de ... (mencii neakordigeblajn materialojn indikitajn de the fabrikanto)S36/37/39Uzu adekvatan protektivan vestaĵaron, gantojn krom okulajn kaj vizaĝan protektilojn
S7/8Konservu ujon firme enfermita kaj sekaS36/39Uzu adekvatan protektivan vestaĵaron krom okulajn kaj vizaĝan protektilon
S7/9Konservu ujon firme enfermita kaj en tre ventumita lokoS37/39Uzu adekvatajn gantojn krom okulajn kaj vizaĝan protektilon
S7/47Konservu ujon firme enfermita kaj temperature ne pli alta ol ...  °C (temperaturo specigota de la fabrikanto)S38/2En kazo de nesufiĉa ventumado uzu adekvatan spirekipaĵaro kaj tenu for infanojn la infanojn
S8/10Konservu ujon humida, sed tenu la enhavaĵon sekaS47/49Konservu nur en la originan ujon temperature ne pli alta ol ...  °C (temperaturo specigota de la fabrikanto)

Vidu ankaŭ

Referencoj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.