Liberecano, Rekta, Demokrata | |
---|---|
Libertair, Direct, Democratisch | |
partio | |
Lando | Belgio |
Estro | Jean-Marie Dedecker |
Fondiĝo | 19-a de januaro 2007 |
Lingvo(j) | Nederlanda |
Ĉefa sidejo | LDD Partijzetel Bellevue 5 9050 Gent |
Ideologio | Konservativa liberalismo |
Retejo | www.ldd.be |
Libertair, Direct, Democratisch (Liberecano, Rekta, Demokrata) - mallonge LDD - estas dekstre liberalisma regiona politika partio en Belgio. Ĝis 2011 la nomo estis Lijst Dedecker (Listo Dedecker). Ĝi fondiĝis la 19-an de januaro 2007, laŭ iniciato de la politikisto Jean-Marie Dedecker, kiu antaŭe estis senatano nome de la partio Open Vlaamse Liberalen en Democraten (aŭ esperantlingve Malfermaj Flandraj Liberaluloj kaj Demokratoj), kaj iĝis la prezidanto de la nova partio nomita laŭ li. La partio aktivas en la nederlandlingva landoparto Flandrio kaj iom en la belga ĉefurbo Bruselo.
Sekve de la eŭropaj balotoj 2009 la partio ricevis 1 seĝon en la Eŭropa Parlamento.
Eksteraj ligiloj
- retejo de la partio (en la nederlanda) Arkivigite je 2015-08-14 per la retarkivo Wayback Machine
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.