Lisa Tetzner | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Lisa Tetzner | ||
Naskiĝo | 10-an de novembro 1894 en Zittau | |
Morto | 2-an de julio 1963 (68-jaraĝa) en Carona TI | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Germanio vd | |
Memorigilo | ||
Familio | ||
Edz(in)o | Kurt Held vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto • verkisto de porinfana literaturo • poeto vd | |
Aktiva en | Bazelo vd | |
Aktiva dum | 1914–1963 vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Lisa TETZNER [liza tecner] (naskiĝis la 10-an de novembro 1894, mortis la 2-an de julio 1963) estis germana verkistino.
Lisa Tetzner naskiĝis en Zittau, Saksio. Kiel junulino ŝi vizitis kursojn de voĉa trejnado kaj parolado. En la jaro 1917 ŝi konatiĝis kun la eldonisto Eugen Diederichs, kiu publikigis kolektojn de fabeloj kaj instigis ŝin al plurjara turneo tra Germanio kiel fabelrakontistino. En 1919 ŝi publikigis sian unuan verkon Vom Märchenerzählen im Volk, en kiu ŝi priskribis siajn spertojn kiel rakontistino.
En la jaro 1924 ŝi edziniĝis al la politike maldekstra verkisto Kurt Held. En 1933 la paro fuĝis de la nazioj al Svislando. De 1937 ĝis 1957 Lisa Tetzner instruis profesiecan paroladon en la universitato de Basel. Ŝi mortis en Lugano, Svislando.
La verkaro de Lisa Tetzner konsistas ĉefe el infanlibroj, el kiuj menciiendas la romanciklo Erlebnisse und Abenteuer der Kinder aus Nr. 67 : Odyssee einer Jugend. La naŭvoluma verko aperis inter 1933 ĝis 1949 kaj pritemis la travivaĵojn de junuloj dum la faŝismo en Germanio. Ŝi krome verkis rakontojn por plenkreskuloj kaj eldonis kolekton de fabeloj el la tuta mondo: Die schönsten Märchen der Welt für 365 und einen Tag (1924).
Eksteraj ligiloj
- http://www.dsb-musical.ch Arkivigite je 2008-08-22 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.goethe.de/os/hon/naz/detetz.htm#bio
- http://www.lisa-tetzner.de/LTGBuch.htm Arkivigite je 2006-03-29 per la retarkivo Wayback Machine