Liro | |
---|---|
konstelacio | |
Latina nomo | Lyra (genitiva Lyrae) |
Mallongigo | Lyr |
Imagata bildo | |
Najbaraj Konstelacioj
Drako • Herkulo • Vulpo • Cigno | |
Observaj datumoj (Epoko 1875.0) | |
Rektascensio | 18h 10m 30s ... 19h 24m 0s |
Deklinacio | 25° 30' 0" ... 47° 30' 0" |
Areo | 286 kvadrataj gradoj |
Rango laŭ la areo | 52 |
Enhavo | |
Kvanto de steloj de videbla magnitudo < 3 | 1 |
Videbla magnitudo de la plej hela stelo | 0,03 |
Videbleco | |
Latitudoj de almenaŭ parta videbleco | -65° ... 90° |
Latitudoj de plena videbleco | -43° ... 90° |
Tempo de jaro de la plej bona videbleco | Aŭgusto |
Historio | |
Unua priskribo | Ptolemeo |
Jaro de unua priskribo | |
Verko, en kiu ĝi estis priskribita | |
Postaj ŝanĝoj | |
Liro estas konstelacio de la tera ĉielo.
Vego estas kvina la plej brila stelo de nia ĉielo. Alia stelo de la konstelacio nomiĝas Sulafat, kio en la araba signifas testudo.
Mitologio
Laŭ la helena mitologio Hermeso konstruis la unuan liron per sep kordoj de ŝafinintestoj streĉitaj tra la karapaco de testudo. Hermeso donis ĝin al Apolono, kiu donis ĝin al Orfeo.
Orfeo estis la filo de Kaliopo, unu el la naŭ Muzoj. Li aldonis du novajn kordojn al la muzikilo kaj ludadis kantante dum sia tuta vivo. Kiam Orfeo mortis, lia liro estis deponita en la templon de Apolono. Neniu rajtis tuŝi ĝin plu.
Nuntempe ĝi muzikas, kiel konstelacio, en la nokta ĉielo kaj eble ĉarmas la Drakon, kies kapo situas supre. Apud la liro flugas la Cigno, kiu fakte estas Orfeo. Kune ili rondiras.