Kiel lirika soprano oni nomas konkretan specon de sopranovoĉo. Lirikaj sopranistoj havas pli "pezan" voĉon ol subretoj, sed pli malpezan ol dramaj aŭ dramegaj sopranistoj. La esprimoj „peza“ kaj „malpeza“ difinas plurajn aspektojn de la voĉfiziologio kiel amplekso kaj sonkoloro, movemo, volumeno kaj portokapablo.
Lirika soprano krome estas nomo por voĉfako, en kiu estas kunigitaj la rilataj opero- kaj oratoriopartioj. La angla esprimo lyric soprano nomas voĉfakon, kiun oni en Germanio kutime pli subdividas. Oni diferencigas laŭ:
- Junula-drama soprano, ekz.
- Carl Maria von Weber, Der Freischütz: Agathe
- Giuseppe Verdi, Otello:: Desdemona
- Richard Wagner, Tannhäuser: Elisabeth
- Leoš Janáček, Jenůfa: titolpartio
- Lirika soprano, ekz.
- Wolfgang Amadeus Mozart, Die Zauberflöte: Pamina
- Albert Lortzing, Undine: titolpartio
- Giacomo Puccini, La Bohème: Mimi
- Georges Bizet, Carmen: Micaëla
- Richard Wagner, Das Rheingold: Wellgunde
- Richard Strauss, Arabella: Zdenka
La determino tamen estas, kiel ĉiam je tiaj klasifikoj, en neniu kazo unusenca kaj ĝenerale valida. La subjektivaj nocioj pri tio, kiu estas lirika soprano resp. kiuj partioj apartenas al tiu fako, parte ege diferencas kaj ofte ekzistas partaj kongruoj kun la najbaraj fakoj (ekz. subreto, koloratursoprano, drama soprano)