Liridoj | |
Patra korpo | C/1861 G1 (Thatcher) |
---|---|
Radianto | |
Konstelacio | Liro |
Rektascensio | 18h 08m |
Deklinacio | +32° |
Ecoj | |
Aktiva dum | 19-a de Aprilo - 25-a de Aprilo |
Maksimumo | 22-a de Aprilo |
Rapido | 48 km/s |
Zenita hora ofteco | 10 |
Listo de meteorfluoj | |
Liridoj estas forta meteorfluo, kiu aktivas ĉiujare ekde 16-a de aprilo ĝis 26-a de aprilo. Ĝia radianto estas en la konstelacio Liro. Ĝia fontobjekto estas perioda kometo C/1861 G1 Thatcher.[1] Liridoj estas observataj dum la lastaj 2600 jaroj.
La meteorfluo kutime pintas ĉirkaŭ 22-a de aprilo kaj mateno de 23-a de aprilo. Frekvenco kutime estas de 5 ĝi 20 meteoroj hore, averaĝe ĉirkaŭ 10. Fojfoje frekvenco kreskas kiam Tero transiras pli densan parton de polvofluo kaj rezultas en Meteorpluvo. En 1982 kalkulis amatora astronomiisto 90 liridojn hore. Pli fortan pluvon observis en 1803 ĵurnalisto en Richmond, Virginio.
Vidu ankaŭ
Referencoj
- ↑ Arter, T. R.; Williams, I. P. (1997). “The mean orbit of the April Lyrids”, Monthly Notices of the Royal Astronomical Society 289 (3), p. 721–728.
Fontoj
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Lyrids en la angla Vikipedio.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.