Liptovský Michal | |
hungare: Szentmihály, germane: Sankt Michael in der Liptau | |
municipo | |
Oficiala nomo: Liptovský Michal | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Žilina |
Distrikto | Distrikto Ružomberok |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Liptov |
Montaro | Chočské vrchy |
Akvorezervujo | Akvorezervujo Bešeňová |
Rivero | Váh |
Situo | Liptovský Michal |
- alteco | 520 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 05′ 43″ N 19° 26′ 10″ O / 49.09528 °N, 19.43611 °O (mapo) |
Areo | 1,594965 km² (159,5 ha) |
Loĝantaro | 293 (31.12.2010) |
Denseco | 183,7 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1331 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 034 83 |
Telefona antaŭkodo | +421-44 |
Aŭtokodoj | RK |
NUTS | 510742 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Žilina
| |
Vikimedia Komunejo: Liptovský Michal | |
Retpaĝo: www.liptovskymichal.sk | |
Portalo pri Slovakio | |
Liptovský Michal, hungare Szentmihály [sentmihAj], germane Sankt Michael in der Liptau estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio. En la loknomoj nomo Mikaelo kaŝiĝis.
Geografio
Liptovský Michal situas laŭ maldekstra bordo de Váh (kontraŭe Bešeňová etendiĝas), laŭ ĉefvojo kaj fervojo Liptovský Mikuláš-Ružomberok. La lasta urbo troviĝas je 12 km.
Historio
La loko estis loĝata jam dum la neolitiko kaj bronzepoko. Antaŭ la hungara dominado ĝi apartenis al la Grandmoravia Regno. La unua mencio okazis pri la templo en 1237 en latina formo "Ecclesia item s. Michaelis in metalibus Territorii Teplensis", poste en 1331 same latine "Ecclesia S. Michaelis". La hungara loknomo aperis en 1335, kiel "Mysalfalva". En 1601 52 vilaĝanoj mortis pro pesto. En 1606 paperofarejo, baldaŭe ferofandejo ekfunkciis. En 1620 inundo, en 1650, 1658, 1664, 1670 kaj en 1699 incendioj okazis. En 1697 la Habsburgoj bruldetruis la vilaĝon. En 1784 71 vilaĝanoj loĝis en 9 domoj, en 1828 134 vilaĝanoj loĝis en 16 domoj. Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Liptó, al distrikto de Rózsahegy, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. Inter 1924-1951 loke ne funkciis municipo. En 1945 la nazioj bruldetruis la vilaĝon pro la partizanoj.
Vidindaĵoj
- romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Mikaelo el la 13-a jarcento, en la 19-a jarcento ĝi trakonstruiĝis
- sonorilostablo, origine enirejo en la korton
- kolono pri Sankta Triunuo de 1823