Liptovský Hrádok | ||
germane: Neuhäusel in der Liptau, hungare: Liptóújvár | ||
urbo | ||
Burgo Liptovský Hrádok | ||
|
||
Oficiala nomo: Liptovský Hrádok | ||
Lando | Slovakio | |
---|---|---|
Regiono | Regiono Žilina | |
Distrikto | Distrikto Liptovský Mikuláš | |
Historia regiono | Supra Hungarujo | |
Parto de | Liptov | |
Montaro | Malaltaj Tatroj | |
Memorindaĵo | Liptovský Hrádok burgo | |
Riveroj | Váh, Belá | |
Situo | Liptovský Hrádok | |
- alteco | 656 m s. m. | |
- koordinatoj | 49° 02′ 15″ N 19° 43′ 33″ O / 49.03750 °N, 19.72583 °O (mapo) | |
Areo | 18,320 km² (1 832 ha) | |
Loĝantaro | 7 528 (31.12.2017) | |
Denseco | 410,92 loĝ./km² | |
Orogenenezo montariĝo |
Liptovská kotlina | |
Unua skribmencio | 1341 | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 033 01 | |
Telefona antaŭkodo | +421-44 | |
Aŭtokodoj | LM | |
NUTS | 510726 | |
Situo enkadre de Slovakio
| ||
Situo enkadre de Regiono Žilina
| ||
Vikimedia Komunejo: Liptovský Hrádok | ||
Retpaĝo: www.liptovskyhradok.sk | ||
Portalo pri Slovakio | ||
Liptovský Hrádok, hungare Liptóújvár, germane Neuhäusel in der Liptau estas urbo en Slovakio, en Regiono Žilina, en Distrikto Liptovský Mikuláš.
Situo
La urbo situas en valo de Váh, laŭ la dekstra bordo de Váh, laŭ la ĉefvojo kaj fervojo Poprad-Martin. Liptovský Mikuláš troviĝas en distanco de 10 km.
Historio
La loko estis loĝata dum la bronzepoko. En la 13-a jarcento fortikaĵo konstruiĝis. La unua mencio skribe okazis en 1262 en formo castro Lippo. La fortikaĵo komence apartenis al reĝo, poste la posedantoj ofte ŝanĝiĝis, fine en 1709 ĝi tute ruiniĝis. La komunumo naskiĝis en la 18-a jarcento, unue estis tie deponejo pri salo, fero kaj kupro. En 1768 faklernejo pri forstrumado ekfunkciis, la unua en Eŭropo. Ekfunkciis ankaŭ fandejo pri kupro ekde 1792. La komunumo ricevis urborangon kun tutlanda foirorajto en 1805. La urbo iĝis elirpunkto de flosado sur rivero Váh. Oni liveris lignojn, ercojn, fromaĝojn. En 1910 en la urbo loĝis 667 loĝantoj (351 slovakoj kaj 256 hungaroj). Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario, al Liptó, al la distrikto de Liptóújvár, kies distriktejo estis. En 2001 loĝis en la urbo 8232 homoj (7994 slovakoj).
Esperanto
En 2019 en Liptovský Hrádok okazis la 75-a Internacia Junulara Kongreso.
Vidindaĵoj
Bildaro
- Monumento de la dua mondmilito
Famuloj
Naskiĝis:
- Alajos Stróbl, hungara skulptisto
- Géza Csorba, hungara skulptisto
- János Baintner, juristo
- Alajos Grynaeus, hungara katolika pastro
- Ármin Kern, aŭstrohungara pentristo