Linio Ginza

Linio Ginza apud Stacio Ŝibuja

Linio Ginza apud Stacio Ŝibuja
Superrigardo
Koloro de linio oranĝa
Numero de linio 3
Tipo metroo
Sistemo Tokjo Metro
Loko Tokio, Japanio
Komenco Ŝibuja
Fino Asakusa
Stacioj 19
Historio
Malfermo 30-a de decembro 1927
Teknikaj trajtoj
Longo 14,3 km
Ŝpuro 1435 mm (Normala ŝpuro)
Fervoja elektra sistemo 600 voltoj, KK, kontaktrelo
Maksimuma rapideco 65 km/h

Linio Ginza (japane: 銀座線 [Ginza-sen], angle: Ginza line) estas metroa linio en Tokio, Japanio. Ĝi estas unu el 9 linioj de metroa sistemo Tokjo Metro en la metroo de Tokio. La simbola koloro de linio estas oranĝa koloro. La emblemo de linio estas latina litero "G" en oranga ringo.

Historio

La linio Ginza estas unua linio de la metroo de Tokio. Ĝi ricevis tiun nomon en 1953 por distingi ĝin de la dua linio — linio Marunouĉi (kiun oni komencis konstrui en 1951 kaj malfermis en 1954).

  • 1914: japana aferisto Hayakaŭa Noricugu (早川徳次) vizitis Londonon, kie li pririgardis Metroon de Londono kaj konkludis, ke ankaŭ Tokio bezonas metroon.
  • 29-a de aŭgusto 1920: Hayakaŭa Noricugu fondis kompanion Tokyo Underground Railway (東京地下鉄道 [Tōkjō Ĉikatecudō], laŭvorte: Tokia metro-vojo).
  • 27-a de septembro 1925: komenco de konstruado de la metroo.
  • 30-a de decembro 1927: malfermo de la unua sekcio inter stacioj Asakusa (G-19) kaj Ŭeno (G-16). Tiutempe ĝi estis tiel populara, ke necesis atendi pli ol 2 horoj por veturi 5 minutojn subtere.
  • 1-a de januaro 1930: plilongigo de la linio je 1,7 km ĝis tempa stacio Mansejbaŝi.
  • 21-a de novembro 1931: fermo de la stacio Mansejbaŝi kaj malfermo de stacio Kanda (G-13), situanta pli sude je 500 metroj.
  • 21-a de junio 1934: plilongigo de la linio ĝis stacio Ŝimbaŝi (G-08), ĝis kiu la konstruado estis planita origine.
  • 1938: malfermo de sekcio inter stacioj Ŝibuja (G-01) kaj Toranomon (G-07) fare de la kompanio Tōkyō Rapid Railway (東京高速鉄道 [Tōkjō kōsoku tecudō]) — fako de antaŭinto de nuna Korporacio Tokju.
  • 1939: plilongigo de la sekcio de Toranomon (G-07) ĝis Ŝimbaŝi (G-08), lanĉo de komunaj trajnoj.
  • 9-a de julio 1941: la kompanioj posedanta la du sekciojn unuiĝis en unu kompanion Teito Rapid Transit Authority (帝都高速度交通営団 [Teito Kosokudo Kocū Eidan]]), konata ankaŭ kiel Ejdan (営団 [Eidan]) aŭ TRTA.
  • 1953: decido de TRTA nomi "Linio Ginza" la unuiĝintan sekcion inter stacioj Ŝibuja (G-01) kaj Asakusa (G-19) por distingi ĝin de la nova tiam konstruata sekcio, kiun oni tiam nomis Linio Marunouĉi.
  • 1997: malfermo de la plej nova stacio Tameike-Sanno (G-06).

Trafiko

Plimulto de trajnoj veturas inter stacioj Ŝibuja (G-01) kaj Asakusa (G-19). Estas ankaŭ trajnoj inter stacioj Ŝibuja (G-01) kaj Ŭeno (G-16) kaj inter Ŭeno (G-16) kaj Asakusa (G-19).

Dum labortagoj la trajnoj veturas kun la intervalo:

  • Matena pinthoro — 2 min.
  • Vespera pinthoro — 2 min. 15 sek.
  • Tage — 3 min.

La unua trajno:

La lasta trajno (labortago/semajnofino):

La horaro (diferencas inter labortagoj kaj semajnofino): Horaro de linio Ginza Arkivigite je 2012-10-11 per la retarkivo Wayback Machine (japane, defaŭlte ĝi montras hodiaŭa horaro)

Stacioj

Ĉar la linio Ĝinza estas la plej malnova linio en la metroo de Tokio, ĝiaj stacioj situas pli proksime al la tersurfaco. La platformo de la linio en la stacio Ŝibuja troviĝas eĉ en la tria etaĝo de la stacia konstruaĵo.

N-ro Nomo de stacio Distanco (km) Linioj transireblaj
("*" markas liniojn de la sama fervoja reto)
Lokiĝo (kvartalo)
Esperante japane japana prononco inter tute
G-01 Ŝibuja 渋谷 [Ŝibuja] - 0.0 * Linio Hanzomon (Tokjo Metro): Z-01

* Linio Fukutoŝin (Tokjo Metro): F-16
 JR  Jamanote (Japana Fervojo)
 JR  Sajkjo (Japana Fervojo)
 JR  Ŝonan-Ŝinĝuku (Japana Fervojo)
 DT  Tokju-Den-en-toŝi (Tokju)
 TY  Tokju-Tojoko (Tokju)
 京王  Keio-Inokaŝira (Keio)

Ŝibuja
G-02 Omotesando 表参道 [Omotesandō] 1.3 1.3 * Ĉijoda (Tokjo Metro): C-04

* Hanzomon (Tokjo Metro): Z-02

Minato-ku
G-03 Gajemmae 外苑前 [Gaienmae] 0.7 2.0  
G-04 Aojama-iĉĉome 青山一丁目 [Aojama-iĉĉōme] 0.7 2.7 * Hanzomon (Tokjo Metro): Z-03

Oedo (Metroo Toej): E-24

G-05 Akasaka-Micuke 赤坂見附 [Akasaka-Micuke] 1.3 4.0 * Marunouĉi (Tokjo Metro): M-13 (komunaj kajoj)

En Stacio Nagataĉo:

* Jurakuĉo (Tokjo Metro): Y-16
* Hanzomon (Tokjo Metro): Z-04
* Namboku (Tokjo Metro): N-07
G-06 Tameike-Sanno 溜池山王 [Tameike-Sannō] 0.9 4.9 * Namboku (Tokjo Metro): N-06

En Stacio Kokkaj-Giĝido-mae:

* Marunouĉi (Tokjo Metro): M-14
* Ĉijoda (Tokjo Metro): C-07
Ĉijoda
G-07 Toranomon 虎ノ門 [Toranomon] 0.6 5.5   Minato-ku
G-08 Ŝimbaŝi 新橋 [Ŝinbaŝi] 0.8 6.3 Asakusa (Metroo Toej): A-10

 JR  Jamanote (Japana Fervojo)
 JR  Kejhin-Tohoku (Japana Fervojo)
 JR  Jokosuka (Japana Fervojo)
 JR  Tokajdo (Japana Fervojo)
Jurikamome (aparta linio)

G-09 Ginza 銀座 [Ginza] 0.9 7.2 * Hibija (Tokjo Metro): H-08

* Marunouĉi (Tokjo Metro): M-16

Subtera transirejo al stacioj Higaŝi-Ginza, Hibija, Jurakuĉo.

Ĉuo
G-10 Kjobaŝi 京橋 [Kjōbaŝi] 0.7 7.9  
G-11 Nihombaŝi 日本橋 [Nihonbaŝi] 0.7 8.6 * Tozaj (Tokjo Metro): T-10

Asakusa (Metroo Toej): A-13

G-12 Micukoŝimae 三越前 [Micukoŝimae] 0.6 9.2 * Hanzomon (Tokjo Metro): Z-09

En Stacio Ŝin-Nihombaŝi:

 JR  Sobu (rapida) (Japana Fervojo)
G-13 Kanda 神田 [Kanda] 0.7 9.9  JR  Ĉuo (rapida) (Japana Fervojo)

 JR  Jamanote (Japana Fervojo)
 JR  Kejhin-Tohoku (Japana Fervojo)

Ĉijoda
G-14 Suehiroĉo 末広町 [Suehiroĉō] 1.1 11.0  
G-15 Ŭeno-hirokoĝi 上野広小路 [Ueno-hirokōĝi] 0.6 11.6 En Stacio Naka-Okaĉimaĉi:
* Hibija (Tokjo Metro): H-16

En Stacio Ŭeno-Okaĉimaĉi:

Oedo (Metroo Toej): E-09

En Stacio Okaĉimaĉi

 JR  Jamanote (Japana Fervojo)
 JR  Kejhin-Tohoku (Japana Fervojo)
Tajto
G-16 Ŭeno 上野 [Ueno] 0.5 12.1 * Hibija (Tokjo Metro): H-17

 JR  Jamanote (Japana Fervojo)
 JR  Kejhin-Tohoku (Japana Fervojo)
 JR  Ĝoban (Japana Fervojo)
 JR  Takasaki (Japana Fervojo)
 JR  Tohoku (Japana Fervojo): Linio Ucunomija

Linioj de Ŝinkanseno (Japana Fervojo): Tohoku, Akita, Jamagata, Ĝoecu, Nagano

En Stacio Kejsej-Ŭeno:

 京成  Linio Kejsej (ĉefa) (Elektra Fervojo Kejsej)
G-17 Inariĉo 稲荷町 [Inariĉō] 0.7 12.8  
G-18 Taŭaramaĉi 田原町 [Taŭaramaĉi] 0.7 13.5  
G-19 Asakusa 浅草 [Asakusa] 0.8 14.3 Asakusa (Metroo Toej): A-18

 東武  Tobu-Skajtri (Fervojo Tobu)

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.