Lingvotavolo (aŭ registro) estas maniero de parolado aŭ skribado taŭga por certa komunika situacio.
En la lingvotavolo reprezentiĝas sociaj rilatoj. Ekzemple dungito uzas alian lingvotavolon kun sia ĉefo ol kun siaj amikoj.
La termino estas distingenda de ĵargono, kiu havas grup- aŭ fakspecifan vortostokon malfacile kompreneblan por eksteruloj.
Ekzemploj de lingvotavolaj diferencoj
- Administreca
- « Bonvolu ne paroli. »
- Ĝentila sed firma
- « Ne bruu, mi petas. »
- Aŭtoritata
- « Silentu! »
- Nervoza-familiara
- « Mutu, diable! »
- Vulgara
- « Fermu la kranon, vi zigzagnazulo, aŭ mi flikos al vi la umbilikon! »
Ekzemploj de lingvotavoloj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.