Lingvaj rajtoj (aŭ lingvaj homaj rajtoj) estas la homaj kaj civilaj rajtoj kiuj temas pri la individua kaj kolektiva rajtoj elekti la lingvon aŭ lingvojn por komuniki aŭ en la privata aŭ en la publika sfero, sendistinge de etno, nacieco, aŭ la nombro da parolantoj de lingvo en iu teritorio. Tiuj ratjoj efikas sur la lingvaj preferoj aŭ uzado de ŝtataj aŭtoritatoj, individuoj kaj aliaj estaĵoj[1]. La unua mondkongreso pri lingvaj rajtoj okazis de la 19-a ĝis la 23-a de majo 2015 en Teramo, Italio.[1]
Lingvaj rajtoj inkluzivas la leĝajn, administrajn, kaj juĝistajn agojn, edukadon, samkiel la amaskomunikilojn en lingvo komprenata kaj libere elektita fare de tiuj koncernataj[2].
Estas manieroj de rezistado kontraŭ devigata kultura asimilado kaj lingva imperiismo, precipe en la kunteksto de protektado de minoritatoj kaj indiĝenaj popoloj.
Lingvaj rajtoj en internacia juro estas kutime alpaŝitaj en la pli vasta trabaro de kulturo kaj edukaj rajtoj.
Gravaj dokumentoj por lingvaj rajtoj inkluzivas jenajn dokumentojn:
Ekzemploj
Irlando
La unuaj leĝoj kontraŭ la irlanda lingvo estas de 1366, la Statutoj de Kilkenny. Unu el tiuj leĝoj postulis ke “ĉiu anglo en Irlando devas lerni la irlandan lingvon, kaj se li rifuzas, li estos traktata kiel irlanda malamiko” (t.e., la registaro forprenos lian bienon). En 1882 nekulpa irlandano, Maolra Seoige, estis malprave akuzita je murdo. Li ne komprenis la anglan, kaj provis sin defendi en la sola lingvo kiun li konis – la irlanda. Ĉar la angloj ne agnoskis la irlandan la sekretario de la kortumo skribis “li diris nenion”. Kvankam du el la murdistoj ĵuris ke Maolmhuire estas senkulpa, kaj ne estis kun ili kiam ili faris la murdon, Maolra estis pendumita en Galway la 15-an de decembro 1882, dum la zamenhofa naskiĝtago[5].
Rusio
En Rusio minoritataj lingvoj havas rajton esti instruataj en lernejoj, tamen aktivuloj de etnaj malplimultoj konsideras ilian statuson vundebla kaj ofte protestas kontraŭ malatentigo de la lingvaj rajtoj. La 10-an de septembro 2019 la rusia sciencisto Albert Razin mortis post sinbruligo apud la konstruaĵo de la parlamento en Iĵevsko (Rusio), protestante kontraŭ malfavorigo de la udmurtaj lingvo kaj kulturo.
Lingvaj homaj rajtoj kaj lingvaj minoritatoj
La Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj estis adoptita en 1948 ĉe la Ĝenerala Asembleo de UN. Tiu ĉi dokumento traktis la historion de homaj rajtoj kaj la bezonon de protekto de tiuj homaj rajtoj. En la Deklaracio pri Minoritatoj de 1992, la rajtoj de lingvaj minoritatoj estis eksplicite traktataj.
En 2013 sendependa fakulo pri minoritataferoj, Rita Izsák, prezentis raporton kiu pritraktas naŭ gravajn kampojn por lingvaj minoritatoj:
(1) minacoj al la ekzisto de minoritataj lingvoj kaj lingvaj minoritatoj;
(2) agnosko de minoritataj lingvoj kaj lingvaj rajtoj;
(3) la uzado de minoritataj lingvoj en la publika vivo;
(4) minoritataj lingvoj en edukado;
(5) minoritataj lingvoj en la amaskomunikilaro;
(6) minoritataj lingvoj en publika administrado kaj jura kampoj;
(7) minoritata lingvo-uzo en familiaj nomoj, loknomoj kaj publikaj ŝildoj;
(8) partopreno en la ekonomia kaj politika vivo; kaj
(9) la ofertado de informoj kaj servoj en minoritataj lingvoj.
Lingvaj rajtoj kaj Celoj por Daŭripova Evoluigo
Lingvaj rajtoj estas gravaj en rilato al la Celoj por Daŭripova Evoluigo (CDE), precipe la CDE-oj 3, 4, 10, 16 kaj 17[6].
Lingvo estas tre persona kaj la elektoj, kiujn ni faras ĉirkaŭ kiel uzi lingvon, estas rekte rilataj al niaj identecoj kaj valoroj. Kompreni kiel lingvo estas lernata, kiel sistemoj subtenas/limigas ekzemple plurlingvajn praktikojn, kiel socio interagas kun la streĉiĝoj de plurlingveco kaj la intersekciĝo de identecoj, estas grava paŝo al konscio pri lingvaj rajtoj.
Esperanto
Itallingva prelego pri "Biodiverseco kaj lingvaj rajtoj. Esperanto" disvolviĝis la 26-an de majo 2019 ĉefpodie kadre de la etna festivalo titolita "Lo spirito del pianeta" (La spirito de la planedo) okazonta en Chiuduno, Italio[7].
Universala Deklaracio pri Lingvaj Rajtoj
Ekzistas malekvilibraj povo-rilatoj kiel rezulto de privilegioj en lingvaj spacoj kaj tial esperantistoj helpu disvastigi informojn pri tiu situacio por ĝustigi tiujn malekvilibrojn. La konstitucio de la Esperanta Civito mencias la Universalan Deklaracion pri Lingvaj Rajtoj, iniciatita de PEN Internacia kaj en kies sino ankaŭ kunlaboris esperanto-parolantoj. LF-koop eldonis ĝin en Esperanto, prefacis ĝin Daniele Vitali[8].
Monda koalicio por lingvaj rajtoj
En 2022 ekestis en Usono la "Global Coalition for Language Rights" (Monda koalicio por lingvaj rajtoj) fondita de usonaj universitatanoj al kiuj aliĝis intertempe ne nur individuoj sed ankaŭ organizaĵoj implikitaj en lingvoj kaj homaj rajtoj tra la mondo (ekzemple Tradukistoj sen landlimoj, Amnestio Internacia, Proz.com aŭ Translation Commons[9]) kaj pledantaj por pli da lingva justeco anstataŭ lingva hegemonio de kelkaj superregaj lingvoj per la aliro de informoj en la propra lingvo.
Homoj parolantaj neregantajn aŭ komerce nevivpovajn lingvojn spertas la Interreton alimaniere ol tiuj kiuj parolas hegemoniajn lingvoj. Ekzemple bazaj informoj pri kiel vivi informriĉan kaj liberan vivon en la MENA regiono estas apenaŭ alirebla, ĉar mankas retaj informoj en la araba (sole 3% en 2015) malgraŭ ke 350 milionoj disigitaj tra 20 landoj parolas iun formon de araba lingvo kaj estas la kvara plej parolata lingvo en la mondo[10].
La malegalecoj rilate al rete haveblaj informojn en siaj lingvoj pro informdezertoj pri lokoj kaj kulturoj ankaŭ havas sekvojn rilate al la reprezentado de personoj, lokoj kaj kulturoj el nesuperregaj lingvoj.
Tiu malegaleco ankaŭ kaŭzas ke estas malpli komuna enhavo trans lingvoj en Vikipedio: 74% de la konceptoj trans ĉiuj lingvaj versioj de vikipedio havas artikolojn en nur unu lingvo kaj 95% de la konceptoj ekzistas en malpli ol ses lingvoj[11].
Grupo "Esperanto por lingvaj rajtoj"
Grupo de parolantoj de Esperanto (“Esperanto por lingvaj rajtoj”) aliĝis al la koalicio por formale kunlabori kun la Global Coalition for Language Rights (Tutmonda Koalicio por Lingvaj Rajtoj). Por la grupo “Esperanto por lingvaj rajtoj” Esperanto estas ĉefe rimedo por defendi la lingvajn homajn rajtojn je ĉiuj niveloj[12]. Lingvaj rajtoj, ligita al lingva justeco estis jam delonge alstrebinda idealo de la Esperanto-movado[13][14]. Aliĝi al tiu grupo eblas sendante peton al Esperanto [ĉe] linguistic-rights.org.
Bibliografio
- (en) Federico Gobbo (UvA), Esperanto and linguistic rights (Esperanto kaj lingvaj rajtoj), p. 246-254, En: Contested Languages. The hidden multilingualism of Europe, ed. Marco Tamburelli & Mauro Tosco, 2021, John Benjarmin Publishing Company.
- Por pliaj informoj kaj praktika aplikado de lingvaj rajtoj vidu la raporton de la "Speciala Raportisto de Unuiĝintaj Nacioj pri minoritataj aferoj". Jen la ligiloj al la angla, la ĉina, la franca, la rusa kaj la hispana versioj - PDF)
- Bengt-Arne Wickström, Lingvaj rajtoj kaj lingva justeco, en : U. Lins & D. Blanke, "La arto labori kune", p. 97-103, 2010, eld. Universala Esperanto-Asocio, ISBN 978-92-9017-113-3.
- Raporto pri la TEJO-Seminario[15] “Komuniki lingvajn rajtojn en integriĝanta Eŭropo”, oktobro 2006.
- (kataluna) Hèctor Alòs i Font, Michele Gazzola, Albert Gorrell i Vila (2008), Esperanto i drets lingüístics (Esperanto kaj lingvaj rajtoj), artikolkolekto 2005-2008 kun antaŭparolo de Jordi Solé i Camardons, Kataluna Esperanto-Asocio, ISBN 9788493672850
- (angla) Esperanto and Linguistic Human Rights (PDF), p.5, Academie.edu, en: Rao, A. Giridhar (2009). “Esperanto as a Foundation Course for Foreign Language teaching". in Giridhar Rao, (eld.). Foreign Language Teaching in India: Challenges and Strategies, Hyderabad, India: Allied Publishers, ISBN 978-81-8424-672-8, paĝoj 108-123
- (angla) Tove Skutnabb-Kangas kaj Robert Phillipson, "The Handbook of Linguistic Human Rights". ISBN:9781119753841 (presita versio) kaj ISBN:9781119753926 (bitlibro)[16], nov. 2022. La libro esploras manierojn en kiuj lingvaj homaj rajtoj estas komprenitaj en kaj naciaj kaj internaciaj kuntekstoj kaj prezentas ankaŭ teorie bazitajn studojn de lingvaj homaj rajtoj, klarigante kio estas lingva justeco kaj kiel tiu realigeblas.
- (franca) Patrick Chardenet, Quelques éléments de fondement d´un droit pour la coexistence des langues dans le monde: un contrat social langagier (2012).
Vidu ankaŭ
- Lingvaj rajtoj - Simpozio
- Lingva justeco
- Manifesto de Girona pri Lingvaj Rajtoj
- Afrika Akademio de Lingvoj
- Gepatra lingvo
- Instruado de lingvoj
- Minoritata lingvo
- Minority Safepack
- Internacia Tago de la Gepatra Lingvo
- European Language Equality Network (duobla artikolo estas Eŭropa Reto por Lingva Egaleco)
Eksteraj ligiloj
- (en, parte alilingve) Koalcio por lingvaj rajtoj
- (eo) Lingvaj rajtoj - Internacia simpozio pri: "Aktuala stato de la lingvaj rajtoj en la mondo", Unuiĝintaj Nacioj, Ĝenevo, 24-a aprilo 2008
- (eo) Lingvo senrajta, recenzo de Rubén Fernández Asensio en Libera Folio de la libro Language without rights de Lionel Wee.
- (plurlingva) Tekstoj de la Protokolo de Donostio (pdf).
- (eo, subtekstoj en nl) Wat zijn taalrechten (Kio estas lingvaj rajtoj), jutuba filmeto - TEJO
- (en) Laura-Jane Baxter, Konsiloj por ĝentile alkuraĝigi aliajn paroli kun vi en via cellingvo(j)
Referencoj
- 1 2 (en) Rita Izsák, Speciala raportisto de Unuiĝintaj Nacioj pri minoritataj problemoj, 2017, En: Rivera Pagán, Fight for your linguistic rights, Language Policy Consulting, la 8-an de decembro 2021
- ↑ (en) Hult, F.M., & Hornberger, N.H. (2016). Re-visiting orientations to language planning: problem, right, and resource. Bilingual Review/La revista bilingüe Arkivigite je 2019-03-08 per la retarkivo Wayback Machine, 33(3), 30–49.
- ↑ (en) Donostia Protocol launched to give Europe's language communities a tool for equality, Nationalia, la 19-an de decembro 2016, alirite la 7-an de februaro 2019.
- ↑ (en) An Dream Dearg, Popular demands for linguistic rights in high spirits across Atlantic European nations, Nationalia, la 29-an de majo 2017, alirite la 7-an de februaro 2019.
- ↑ Seán Ó Riain, Zamenhoftago prifestata en Vieno, Eŭropa Bulteno, p. 10, n-ro 187, decembro 2018
- ↑ (eo) Flanka evento de UEA kaj TEJO dum la 10-a EKOSOK-Junulara Forumo, Universala Esperanto- Asocio (UEA), la 6-an de aprilo 2021.
- ↑ Esperanto en itala festivalo pri indiĝenaj popoloj, HEKO, n-ro 702 5-B, la 26-an de februaro 2019 (alirite la 9-an de marto 2019).
- ↑ (eo) Lingvaj Rajtoj; la PEN-kontribuo, Heroldo de Esperanto, p. 1, n-ro 12 (2024), 1-21 septembro 2002.
- ↑ (en) Jeannette Stewart, Can the Language Community Embrace Collaborative Commons and Survive?, The Open Mic, la 9-an de januaro 2016.
- ↑ (en) Eman Kamel, Artificial Intelligence Speeds Efforts to Enhance Online Arabic Content, Al-Fanar Media, la 28-an de februaro 2020.
- ↑ (en) Our mission: language rights for all people, Global Coalition for Language Rights
- ↑ (en) Federico Gobbo (UvA), Esperanto and linguistic rights (Esperanto kaj lingvaj rajtoj), p. 246-254, En: Contested Languages. The hidden multilingualism of Europe, ed. Marco Tamburelli & Mauro Tosco, 2021, John Benjarmin Publishing Company.
- ↑ (en) DAvid K. Jordan, Esperanto and Esperantism: symbols and motivations in a movement for linguistic equality. En: Language Problems and Language Planning 11 (1): paĝoj 104-125
- ↑ (eo) Jouko Lindstedt, Lingvo – rimedo aŭ resurso?, En: Detlev Blanke & Ulrich Lins (red.), La arto labori kune. Festlibro por Humphrey Tonkin. Rotterdam, 2010, Universala Esperanto-Asocio, Academia.edu
- ↑ TEJO Akademio - Seminarioj
- ↑ (en) The Handbook of Linguistic Human Rights, The Willey Online Library