Lingva reformado estas tipo de lingvoplanado per kiu oni kreas grandan modifon de unu lingvo. La plejoftaj iloj por lingva reformado estas simpligo kaj purigo. Simpligo konsistas en la faciligo de la lingvo per la reguligo de vortarostoko kaj gramatiko. Purigo faras la lingvon pli konforma al versio de la lingvo konsiderata pli pura.

Plej ofte origino de lingva reformado fontas el la strebo unuigi per la lingvo la popolon, kiu uzas tiun lingvon, kaj evoluigi aŭ krei ĝian ŝtatan sendependecon. Tial okazis multaj lingvaj reformoj en Eŭropo en la 19-a jarcento, epoko de pli alta nacia konscio.

Tamen la plej ofta formo de lingva reformo estas la adopto de novaj ortografiaj reguloj. Iuj el la plej oftaj lingvoj en la mondo spertis literumajn reformojn: La Hispana (18a jarcento), portugala (1910 en Portugalio, kaj 1946 kaj 1972 en Brazilo), germana (1901/2 kaj 1996/98) kaj rusa (1728 kaj 1919).

Ekzemploj de lingvaj reformoj

  • La unuaj provoj reformigi la novan altgermanan lingvon devenas de la streboj de la Fruktodona Societo fondita en 1617, kies unuopaj anoj, inter kiuj estis Justus Georg Schottelius, volis reformi ĉefe la gramatikon. Aliaj anoj volis precipe germanigi latinaĵojn, kaj pro tio en la germana oni uzas la vortojn "Rechtschreibung" (ĝustskribado anstataŭ ortografio) kaj "Sprachlehre" (lingvoscio anstataŭ gramatiko). La iom stranga provo de Philipp von Zesen, reformi ankaŭ la ortografion, malsukcesis pro la kontraŭstaro de aliaj anoj.
  • Ekde 1928 la turka lingvo uzas latinan alfabeton laŭ varianto evoluigita interalie de Mustafa Kemal Atatürk (1881-1938). Atatürk nomis tiun skribsistemon la novan turkan alfabeton. Bazo de tiu reformo estis la istanbula dialekto. La antaŭa turka lingvo nomiĝas la osmana kaj uzis la araban alfabeton. La reformon realigis la "Alfabeta Komisiono" (Alfabe Encümeni): Yakup Kadri Karaosmanoğlu, Falih Rıfkı Atay, Ruşen Eşref Ünaydın, Ahmet Cevat Emre, Ragıp Hulûsi Özdem, Fazıl Ahmet Aykaç, Mehmet Emin Erişirgil kaj İhsan Sungu.
  • Portugala (20-a jarcento) - anstataŭigis maloportunan tradician ortografian sistemon per simpligita (astmo, ekzemple, fariĝis asma, kaj phthysica fariĝis tísica).
  • Rumana (19-a jarcento) - anstataŭigis cirilan skribon per la latina alfabeto, malrekomendis milojn da slavaj vortoj favore al latinidaj vortoj. La rumana spertis ortografiajn reformojn en 1904, 1953, kaj, lastatempe, en 1993, kun du plej malgrandaj en 1964 kaj 2005.
  • En Ĉinio la klasika skriblingvo Wenyan estis pli kaj pli forlasita favore al Baihua.
  • La plej grava reformo de la korea lingvo okazis en la jaro 1446 per la enkonduko de la korea alfabeto Hanguel.
  • Somala (1970-aj jaroj) - modifita latina skribo disvolvita de kelkaj elstaraj erudiciuloj de la somala, inkluzive de Musa Haji Ismail Galal, B. W. Andrzejewski kaj Shire Jama Ahmed pro verkado de la somala lingvo; devigita en 1972 de la prezidanto de Somalio, generalo Mohamed Siad Barre. [1][2]
  • Vjetnama (20-a jarcento) - Klasikaj ĉinaĵoj perdis oficialan statuson en 1918, kaj la koloniaj lernejoj starigis "Franc-Vjetnaman Instruplanon" tiutempe. Oni instruis la vjetnaman per la latina alfabeto, kaj ĉi tiu formo baldaŭ regis.

Referencoj

  1. Abdullahi, Mohamed Diriye (2001). Culture and Customs of Somalia. Greenwood Publishing Group. ISBN 978-0-313-31333-2.
  2. Lewis, I. M. (1999). A Pastoral Democracy: A Study of Pastoralism and Politics Among the Northern Somali of the Horn of Africa. James Currey Publishers. ISBN 978-0-85255-280-3.

Vidu ankaŭ

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.