Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Linacoj
Linum pubescens
Linum pubescens
Biologia klasado
Regno: plantoj Plantae
Subregno: trakeofitoj Tracheophyta
Superdivizio: spermatofitoj Spermatophyta
Divizio: angiospermoj Angiospermae
Klaso: dukotiledonoj Magnoliopsida
Subklaso: rozedoj Rosidae

fabedoj Fabidae

Ordo: malpigialoj Malpighiales
Familio: linacoj Linaceae
DC. ex Perleb [1]
lino Linum
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
Linum sp.
Linum sp.

La linacoj[2] (latine Linaceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo malpigialoj (Malpighiales). Ĝi enhavas ĉirkaŭ 15 genrojn kaj pli ol 200 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estas lino[2], kiu estas la plej ampleksa genro el la familio, kun ĉirkaŭ 140 specioj.

Tiuj herboj estas ĉefe herbecaj aŭ malofte lignecaj: grandaj arboj de tropikaj klimatoj. La simplaj tutaj folioj preskaŭ ĉiuj estas alternaj, iufoje kun stipuloj.

Floroformulo K5C5A5-ooG(5)

Taksonomio

Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (29 maj. 2020)[1],[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[4]:

  • Angiospermae - angiospermoj
    • Malpighiales Juss. ex Bercht. & J.Presl - malpigialoj
      • Linaceae DC. ex Perleb - linacoj
        • Anisadenia Wall. ex C. F. W. Meissn. - anizadenio
        • Cliococca Bab. - kliokoko
        • Durandea Planch. - durandeo*
        • Hebepetalum Benth. - hebepetalo
        • Hesperolinon (A. Gray) Small - hesperolino
        • Hugonia L. - hugonio
        • Indorouchera Hallier f. - indoruĉero
        • Linum L. - lino[2]
        • Mesyniopsis W.A. Weber - meziniopso
        • Mesynium Raf. - mezinio*
        • Philbornea Hallier f. - filborneo
        • Radiola Hill - radiolo
        • Reinwardtia Dumort. - rejnvartio
        • Roucheria Planch. - ruĉerio
        • Sclerolinon C.M. Rogers - sklerolino
        • Tirpitzia Hallier f. - tirpicio
*Genro akceptita en TPL sed ne en WFO, kiu tamen akceptas ĝiajn speciojn.

Referencoj


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.