Liloan | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo de Filipinoj | |||
Devizo: Abante Lilo-an! | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 6002 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 153 197 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 3 336 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 10° 25′ N, 123° 58′ O (mapo)10.416666666667123.96666666667Koordinatoj: 10° 25′ N, 123° 58′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 20 m [+] | ||
Areo | 45,92 km² (4 592 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Liloan, Cebu [+] | |||
Liloan - tagaloge Bayan ng Liloan - estas urbego, ankaŭ mara havenurbo (municipo) en Filipinoj, en insulo de Cebu, en provinco Cebuo. Liloan apartenas al Cebua urbaro kaj havas 14 distriktojn. La loknomo signifas laŭ loka lingvo "loko kie estas muelejo".
Geografio
Liloan etendiĝas laŭ la orienta marbordo de la insulo . Proksimaj urboj estas ekzemple provinca kaj regiona ĉefurbo Cebuurbo, Consolacion, Mandaue, Danao (urbo), Toledo (Filipinoj), Foraj urboj ekzemple jam en aliaj insuloj Dabao, ĉefurbo Manilo kaj Kezonurbo.
Historio
Liloan estis fondita (samtempe kun la paroĥo) en 1845, pli frue la sporadaj domoj apartenis al Mandaue. La hispana dominado finiĝis en 1898, poste usonanoj, inter 1942 kaj 1945 la japanoj. En 2010 la municipo atingis la internacian statuson urbego (pli granda, ol cent mil).
Ekonomio
Liloan estas hejmo de kelkaj fabrikantoj de ceramikaĵoj. Iliaj butikoj vendas diversajn ceramikajn objektojn. Menciindas kompanio "Rosquillos", kiu bakas kuketojn. Ekzistas ankaŭ fiŝkaptado kaj turismo.
Trafiko
Liloan voje alirebla estas per traira ĉefvojo ĉe la orienta marbordo el Mandaue kaj Danao, krome estas vojo el Consolacion.
Klimato
La klimato de Liloan estas klasifikita kiel tropika musona klimato. Jare pluvas po 1639 mm, en ĉiuj monatoj estas precipitaĵoj, tamen inter majo-decembro pluvas pli ofte. La averaĝa jara temperaturo varias inter 24-30 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.
Vidindaĵoj
- preĝejo konstruita en 1847
- festivalo
- Lumturo konstruita en 1857 de la hispanoj. La nuna turo estis konstruita en 1904 laŭ ordono de William Howard Taft. La turo altas 22 metrojn kaj restas aktive uzata eĉ hodiaŭ per sunenergio.
Fontoj
- WikiTrans
- Domo
- Panoramo
- Preĝejo