Lillian Gish | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Lillian Gish | |||||
Naskonomo | Lillian Diana Gish | ||||
Naskiĝo | 14-an de oktobro 1893 en Springfield | ||||
Morto | 27-an de februaro 1993 (99-jaraĝa) en Nov-Jorko | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | kora malsufiĉo vd | ||||
Tombo | Church of the Heavenly Rest vd | ||||
Etno | usonanoj vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Loĝloko | Springfield vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | James Leigh Gish vd | ||||
Patrino | Mary Gish vd | ||||
Gefratoj | Dorothy Gish vd | ||||
Edz(in)o | – | ||||
Profesio | |||||
Okupo | filmaktoro • filmreĝisoro • aŭtobiografo • scenaristo • teatra aktoro • televida aktoro • pacaktivisto • aktoro • reĝisoro vd | ||||
Aktiva en | Usono vd | ||||
Aktiva dum | 1902–1988 vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Lillian Diana GISH (Springfield, 14-an de oktobro 1893 – Novjorko, 27-an de februaro 1993) estis usona aktorino. Antaŭ ĉio ŝi estis konata dum la tempo de la muta filmo.
Vivo
Lillian naskiĝis en Springfield Ohio kaj estis la pliaĝa fratino de aktorino Dorothy Gish. Lillian kaj ŝia fratino junaĝe estis forlasitaj de ilia patro James Leigh Gish. Por perlabori monon ili ekaktoris. Lillian estis amikino de Mary Pickford, kiu kontaktigis ŝin kun D.W. Griffith. Li oferis al Gish kontrakton ĉe Biograph Studios en 1912. Ankaŭ fratino Dorothy ekhavis kontrakton.
Lillian jam rapide fariĝis stelulino kaj estis konata kiel "Primadono de la muta filmo". Pro la apero de la sonfilmo ŝi malpli populariĝis kaj denove eniris la teatron. Tame ŝi ne haltis aktori en filmoj.
Fine de la 1940-aj jaroj ŝi reiris al Holivudo kaj ricevis jam en 1946 Oskarkandidatiĝon. En 1971 ŝi gajnis Oskar-premion. Ŝia lasta filmo The Whales of August (La balenoj de aŭgusto), en kiu ŝi rolis kun aliaj pliaĝaj gesteluloj Bette Davis kaj Vincent Price, aperis en 1987, kiam ŝi jam estis 93 jaraĝa.
Lillian Gish mortis en 1993 pro koratako je 99-jaraĝo.