Lilli Schweiger | ||
---|---|---|
Lilli Schweiger en 2011 | ||
Persona informo | ||
Lilli Schweiger | ||
Naskiĝo | la 17-an de julio 1998 en en Berlino, Germanio | |
Lingvoj | germana vd | |
Loĝloko | Hamburgo vd | |
Ŝtataneco | Germanio vd | |
Familio | ||
Patro | Til Schweiger vd | |
Patrino | Dana Schweiger vd | |
Gefratoj | Valentin Florian Schweiger • Luna Schweiger • Emma Schweiger vd | |
Profesio | ||
Okupo | aktoro • filmaktoro vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Lilli SCHWEIGER (naskiĝis la 17-an de julio 1998 en Berlino, Germanio, do nun 25-jara) estas germana infana aktorino kaj la filino de Til Schweiger.
Vivo
Lilli Schweiger estas filino de la germana aktoro Til Schweiger kaj la usona mododezajnistino Dana Schweiger. Ŝi havas tri gefratojn: Valentin (frato), Luna kaj Emma Schweiger (fratinoj).
En kineja filmo ŝi unuafoje aktoris en aĝo de ok jaroj: en la tiujare plej sukcesa germania kineja filmo Keinohrhasen ("senorelaj leporoj"). En 2009 ŝi havis pli etan rolon ankaŭ en la filma daŭrigo Zweiohrküken ("duorelaj kokidoj" - ambaŭ filmtitoloj aludas al strangaj memkudritaj infanludiloj). Ekde la jaro 2011 ŝi kun siaj du fratinoj prezentas la pribestan germanlingvan televidan serion Die Pfotenbande ("la bestopieda bando").