Lili Felméry | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de marto 1991 (33-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Gergő Ármin Balázsi |
Okupo | |
Okupo | baleta dancisto |
Lili Felméry [felmEri] laŭ hungarlingve kutima nomordo Felméry Lili estas hungara baletisto. Ŝia familia nomvatrianto estis Felméri, ŝia edzo estis Gergő Ármin Balázsi.
Lili Felméry[1] naskiĝis la 13-an de marto 1991 en Budapeŝto.
Biografio
Lili Felméry studis baleton en Hungara Dancarta Altlernejo inter 2002–2008, Baleta Akademio de Vaganova (2009), en:Royal Ballet School, fine denove en la Dancarta Altlernejo (2010). Tiutempe ŝi frekventis ankaŭ kursojn en Kopenhago, Belgio, Houston (Teksaso) kaj Miamo. Ŝiaj plej gravaj instruistoj estis Erzsébet Dvorszky kaj Imre Dózsa. Ŝi ricevis membrecon en baleta branĉo de la Budapeŝta Ŝtata Operejo en 2009, kie ŝi estis levita privata dancisto, pli poste titulara privata dancisto. Ŝi ricevis premiojn inter 2010-2019.
Ŝiaj roloj (elekto)
- Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij:
- Cignolago - pas de trois
- La Nuksrompilo - princino Maria; sukerfeino
- Eŭgeno Onegin (baleto) - Olga
- Anna Karenina (baleto) - Kitty
- Léo Delibes: Coppelia - Swanilda
- Adam-Lavrovskij: Giselle - titolrolo
- Ferenc Lehár: A víg özvegy (baleto) - Valencienne
- Ŝekspiro: Romeo kaj Julieta (baleto) - ina titolrolo
- Asafjev: Baĥĉiseraja fontano (baleto) - Maria
- Aram Ĥaĉaturjan: Spartacus (baleto) - Claudia