Ligo de Eŭropaj Esploraj Universitatoj | ||
---|---|---|
universitata reto | ||
Komenco | 2002 vd | |
Lando(j) | Belgio vd | |
Sidejo | Loveno | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La Ligo de Eŭropaj Esploraj Universitatoj (angle League of European Research Universities, LERU, france Ligue européenne des universités de recherche) estas asociiĝo de esploraj universitatoj en Eŭropo.
Historio kaj superrigardo
La Ligo de Eŭropaj Esploraj Universitatoj estas unuiĝo de esplorintensaj universitatoj. Fondite en 2002, kiel partnereco inter dek du multfakultataj esploraj universitatoj, en 2017 ĝi vastigis sian membrecon al dudek tri. Kiel la plej novaj aldonoj, Kolegio Triunuo en Dublino kaj la universitato de Kopenhago aliĝis al la alianco la 1-an de januaro 2017. La celo de la Ligo estas influi politikon en Eŭropo kaj evoluigi plej bonan praktikon per reciproka interŝanĝo de sperto. LERU regule publikigas diversajn artikolojn kaj raportojn kiuj faras altnivelajn politikajn deklarojn, disponigas analizojn kaj faras rekomendojn por politikistoj, universitatoj, esploristoj kaj aliaj koncernatoj.
Membraj universitatoj
- nederlandlingva Katolika universitato de Loveno (fonda membro)
- Imperia Kolegio Londona
- universitato de Kembriĝo (fonda membro)
- Universitato-Kolegio de Londono
- universitato de Edinburgo (fonda membro)
- universitato de Oksfordo (fonda membro)
- universitato de Helsinko (fonda membro)
- universitato Sorbono, Parizo
- universitato Paris-Saclay
- universitato de Strasburgo (fonda membro)
- universitato de Frajburgo
- universitato de Hajdelbergo (fonda membro)
- universitato de Munkeno (fonda membro)
- universitato de Milano (fonda membro)
- universitato de Lund
- Karolinska Institutet (fonda membro)
- universitato de Ĝenevo (fonda membro)
- universitato de Zuriko