Ligaturo estas kundesegnaĵo (aŭ "ligo", kp. la vorto mem) de pli ol unu skribsigno (ideogramo, litero ktp.) al ununura grafika simbolo. Ofte la nova simbolo tiom ŝanĝiĝis, ke oni ne facile rekonas la praajn erojn, ekzemple Ø havas la saman originon kiel Œ, nome O + E. Multaj literoj havas ligaturan originon, kvankam oni ne plu konsideras ilin ligaturoj: W (el V+V aŭ U+U), Æ (A+E), Œ (O+E). Æ estas ligaturo en latino, sed ne en la lingvoj Dana, Anglosaksa ktp.
Konataj ligaturoj por Esperanto-legantoj povas esti &, kiu devenas de la Latina vorto et (aŭ εt) "kaj", kaj @, devenante de la Latina vorto ad "al, ĉe".
Ĝenerale ligaturo anstataŭas apudajn literojn kiam ili havas komunajn elementojn. Ligaturo estas subaro de pli ĝenerala klaso de kuntekstaj formoj. Kunteksta formo estas kiam la formo de litero dependas je la kunteksto (ĉirkaŭaj literoj, ĉu ĝi estas je la fino de vorto aŭ linio, ktp).
Ofta ligaturo estas "fi" (fi). Pro tio ke la punkto super "i" konfliktas kun la maŝo de la "f", kiam ili aperas apude, ili kombiniĝas al unuopa figuro kun la punkto ensorbita en la "f"-n.
Ligaturoj en eŭropaj alfabetoj estis unue uzitaj de mezepokaj skribistoj por konservi spacon kaj rapidigi skribadon. Fruaj karaktro-tiparoj uzis ligaturojn por imiti la aspekton de manskribaĵoj. Kiel kompostado pli kaj pli aŭtomatiĝis, ligaturoj eksmodiĝis, krom en la plej bonaj "belartaj" presejoj. Sed lastatempe pro la apero de perkomputila kompostado, estas pli kaj pli facile uzi ligaturojn. Ekzemple, la komputila programo TeX ebligas la aŭtomatan uzadon de ligaturoj kiel "ff", "fi", "fl", "ffi", kaj "ffl". Aliaj ligaturoj inkluzivas "ij" (ij), kaj "st" (st).
Oni povas rigardi la korean alfabeton (hangul) kvazaŭ ĉiu silabo estus ligaturo.
La kvadrata formo de alfabeto glagolico faciligis ligaturojn, tiel ke ĝi estas la alfabeto en kiu pli da ili estis uzataj (ne kalkulante la korean).