La ligarko aŭ legatoarko en la muzika notacio estas metata, se dum la interpretado de muziko ligendas pluraj tonoj unu kun la alia sen paŭzoj, tiel ekestas la impreso de seninterrompa linio (faktermino legato diference al stakato, leĝero, tenuto aŭ portato).
La ligarko povas eventuale esti konfuzata kun la samaspekta frazarko, kiu markas, ke oni ligu tutan frazo. Oni distingu la ligarkon ankaŭ de la longiga arko, kiu adicias plurajn notojn de sama tonalto al ununura pli longa tono.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.