Ligao | |||
---|---|---|---|
| |||
component city • urbego | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 4504 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 118 096 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 479 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 13° 13′ N, 123° 31′ O (mapo)13.216666666667123.51666666667Koordinatoj: 13° 13′ N, 123° 31′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 197 m [+] | ||
Areo | 246,75 km² (24 675 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+08:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Ligao [+] | |||
Ligao - tagaloge Lungsod ng Ligao - estas kvinaklasa urbego en Luzono, en Bikola Regiono, en provinco Albajo. Ligao ricevis la loknomon de la vorto "ticau" (arbo, kies veneno estis uzata por kapti fiŝojn. Ligao estas distribuita je 11 urbaj kaj 44 vilaĝaj distriktoj.
Geografio
Ligao situas en suda duoninsulo de Luzono ĉe Monto Majono (vulkano) (2,462 m) . Ekstera parto de Ligao atingas eĉ la maron. Tabaco kaj Daraga troviĝas po 25, provinca ĉefurbo Legazpi (Albajo) 26, Kezonurbo 311, ĉefurbo Manilo 314 kilometrojn (aere) .
Historio
Tiu loko estis loĝata ekde la 16-a jarcento kiel Cavasi. La oficiala fondo okazis en 1606, sed nur en 1666 ĝi iĝis sendependa vilaĝo. Inter 1941-1945 dominado de japanoj okazis. Ligao en la 2000-aj jaroj atingis la internacian klasifikadon grandurbo kaj tiutempe ankaŭ la filipinan klasifikadon komponenta urbo.
Ekonomio
Ligao estas kvaraklasa urbo laŭ la filipina financa klasifikado.
Religio
La katolika religio estas la plej ĝenerala en Ligao.
Trafiko
Al Ligao kuras 4 vojoj el ĉiuj direktoj.
Klimato
La klimato de Ligao estas klasifikita kiel tropika pluvarbara klimato kun abunda pluvokvanto tutjare. Jare pluvas po 1732 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter februaro-aprilo iom malpli. La averaĝa jara temperaturo varias inter 24-28 °C. Ne estas gravaj diferencoj inter la monatoj.
Fontoj
- WikiTrans