![](../I/Libroservo.jpg.webp)
Libroservo estas tradicia parto de la Esperanto-kulturo – speco de servo proponata de multaj esperantistaj asocioj kaj kluboj, kiu ofertas librojn en kaj pri Esperanto, ĉar oni ne facile trovas ilin en la ĝeneralaj librovendejoj (aparte ne ekster Eŭropo).
En libroservoj oni povas mendi poŝte aŭ aĉeti persone dum eventoj, en kiu ĉeestas ilia reprezentanto. Eventuala ĉambro, en kiu tiam estas ekspoziciataj vendataj libroj, nomiĝas same libroservo.
Krom librojn, libroservoj kutime vendas ankaŭ aliajn varojn – ekzemple afiŝojn, sonbendojn kaj revuojn iel ligitajn al Esperanto.
Eksteraj ligiloj
- Libroservo de la Flandra Esperanto-Ligo
- Libroservo de la Universala Esperanto-Asocio
- Libroservo Arkivigite je 2006-07-14 per la retarkivo Wayback Machine de Aŭstralia Esperanto-Asocio
- Libroservo Arkivigite je 2011-08-27 per la retarkivo Wayback Machine de Kanada Esperanto-Asocio
- Libroservo de Rusia Esperantista Unio
- Libroservo de SAT-en-Hispanio
- Libroservo de Esperanto-USA
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.