Libroj de la Makabeoj
grupo de verkoj
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado

Makabeoj estas la indiko de kvar libroj en la Septuaginta tradicio de l' biblio, kiujn oni kalkulas al la Duakanonaj Libroj.

Hebrea biblio
Judisma portalo
  • 1 Makabeoj pritraktas la historion de la Makabeoj, la pastroj-monarĥoj de Judujo, kiu ribelis kontraŭ la Grekaj superregado fare de la Seleŭkidoj en Sirio. 1 Makabeoj pritraktas la periodon de 168-134 a.Kr. La verkinto estas ne konata; la libro kutime estas datumita ĉirkaŭ la komenco de l' lasta jc a.Kr.
  • 2 Makabeoj same pritraktas la historion de la Makabeoj, la pastroj-monarĥoj de Judujo, kiu ribelis kontraŭ la Grekaj superregado fare de la Seleŭkidoj en Sirio. 2 Makabeoj estas mallongigo de verko, origine kvin librojn ampleksa, fare de certa Jason el Cireno, pri kiu nenio estas sciata. Parte ĝi estas simila je 1 Makabeoj; famaj estas la martiro-historioj pri Eleazar kaj pri la patrino kaj ŝiaj sep filoj, kaj la rakonto pri la malsanktigo de la templo de Jerusalem. Dato de verkiĝo ne certas; tamen multaj pensas: post 124 a.Kr.
  • 3 Makabeoj tute ne temas pri la Makabeoj, sed pri Egiptio, kie unu el la Ptolemeoj, kiu venkis Antioĥon la 3-an, poste provas neniigi la tutan judaron, kiu loĝas en Aleksandrio, krom se ili konsentas fariĝi kultantoj de Dionizo, kion ili kompreneble rifuzas. Temas pri giganta planita pogromo, kune kun enpelado de amaso da homoj en hipodromon, kie ili devas esti distretitaj de elefantoj. La dato estas sufiĉe pridebatata; kelkaj sugestis, ke ĝi estis verkita pro la klopodoj de imperiestro Kaligulo starigi sian bildon en la templo de Jerusalem, kvazaŭ kuraĝigon al la judoj plu rezisti kontraŭ li. Tamen ofte oni pensas pri frua 1a jc a.Kr.
  • 4 Makabeoj estas verko en tute alia stilo kaj tono: ĝi prezentas sin kiel filozofia rezonado pri kio estas pli forta: la racio aŭ la emocioj. Kaj kiel pruvo de la tezo, ke la emociojn regas la racio, estas uzataj interalie la martiro-rakontoj, konataj el 2 Makabeoj. Pri la aŭtoro nenio estas sciata; ofte tra la tempo oni provis atribui ĝin ekzemple al Flavio Jozefo, sed Flavio Jozefo estas unuavice historiisto, dum la aŭtoro de ĉi verko certe estas unue filozofo kaj retoro. Eble ĝi estis verkita iam inter 63 a.Kr-70 p.Kr.

Erasmo tre laŭdis kaj amis la libron 4 Makabeoj.

Kie ili estas en la Biblio

La libroj 1 kaj 2 Makabeoj estas kanonaj en la Rom-katolika eklezio kaj en Ortodoksio; en Luteranaj biblioj ili kutime enestas, dum Kalvinismo konsideras ĉiujn librojn Makabeoj kiel Apokrifojn.

La libro 3 Makabeoj enestas nur en la biblioj de Ortodoksismo, dum 4 Makabeoj nur apendice enestas en la biblio de la Greka Ortodoksio.

Vidu ankaŭ

La vorto Makabeoj ankaŭ povas indiki la Makabean dinastion.

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.