Mujeres Libres | ||
---|---|---|
politika organizaĵo | ||
Komenco | 1936 vd | |
Fino | 1939 vd | |
Lando(j) | Hispanio vd | |
Ideologio | ||
Fondinto(j) | Lucía Sánchez Saornil • Mercedes Comaposada • Amparo Poch y Gascón vd | |
Mujeres Libres (Liberaj Virinoj) estis anarkiisma virina organizaĵo en Hispanio kiu celis akiri povon por la virinoj de laborista klaso. Ĝi estis iniciatita en 1936 de Lucía Sánchez Saornil, Mercedes Comaposada kaj Amparo Poch y Gascón kaj havis proksimume 30,000 membrojn. La organizaĵo estis bazita sur la ideo de "duobla luktado" por virina liberigo kaj por socia revolucio kaj oni argumentis ke ambaŭ celoj estis egale gravaj kaj estu klopodataj paralele.[1]
Mujeres Libres estis feminisma organizo ene de la hispana anarkosindikatismo kiu ekzistis inter aprilo de 1936 kaj februaro de 1939, dum la Hispana Enlanda Milito. Kun la Confederación Nacional del Trabajo, la Federación Ibérica de Juventudes Libertarias kaj la Federación Anarquista Ibérica, ĝi konstituis unu el la klasikaj organizoj de organizaro kiu nomiĝis hispana liberecana movado (movimiento libertario español, MLE).
Spite la seksan egalecon proponata de la CNT ekde ties komencoj, multaj el la virnoj kiuj aktivulis en la movado pensis ke necesas specifa organizaĵo por plene plenumi siajn kapablojn kaj politikan lukton.[2]
Referencoj
- ↑ O'Carroll, Aileen. "Mujeres Libres: Women anarchists in the Spanish Revolution". Workers Solidarity No 54. Arkivigite je 2015-09-26 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 27an de Septembro, 2005, kaj la 10an de Aŭgusto 2016.
- ↑ Liaño Gil, Conchita. Mujeres Libres. Luchadoras libertarias. Fundación Anselmo Lorenzo. ISBN 84-86864-33-X en la página 151
Literaturo
En esperanto
- Ana Manero: La glora parentezo (Virinoj de la Respubliko). Beletra Almanako (14), junio 2012. pp. 87–134, pri MM.LL. ĉefe en pp. 92–98.
Ceteraj
- Ackelsberg, Martha A. Free Women of Spain: Anarchism and the Struggle for the Emancipation of Women. Bloomington, IN: Indiana University Press, 1991. ISBN 978-0-253-30120-8
- Hogan, Dierdre Free Women of Spain. Workers Solidarity No 57. Arkivita el la originalo je October 23, 2005. Alirita September 27, 2005.
- On International Women's Day 2006 Angela Jackson spoke to a Belfast meeting on women and the scw.
- Giner, E.; Ruiz, L.; Serrano, MA.; and Valls, R. (2016). Free Women’s Contributions to Working-Class Women’s Sexual Education During the Spanish Civil War (1936–1939) and Beyond. Teachers College Record, 118(4). http://www.tcrecord.org/Issue.asp?volyear=2016&number=4&volume=118
- Ruiz, L. Free Women (Mujeres Libres). Voices and Memories for a Libertarian Future. Sense Publishers: Rotterdam/Boston/Taipei, 2011. ISBN Paperback: 9789460910876 ISBN Hardcover: 9789460910883 ISBN E-Book: 9789460915192 https://www.sensepublishers.com/catalogs/bookseries/transgressions-cultural-studies-and-education/free-women-mujeres-libres/ Arkivigite je 2018-08-08 per la retarkivo Wayback Machine
- Ruiz, L. Pepita Carpena, luchadora libertaria de Mujeres Libres. El País, 10a de junio de 2005. http://elpais.com/diario/2005/06/10/agenda/1118354407_850215.html