Libecina | |
municipo | |
Domoj en strato direkte al Řepníky | |
|
|
Oficiala nomo: Libecina | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Pardubice |
Distrikto | Distrikto Ústí nad Orlicí |
Administra municipo | Vysoké Mýto |
Historia regiono | Bohemio |
Situo | Libecina |
- alteco | 448 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 53′ 05″ N 16° 06′ 46″ O / 49.88472 °N, 16.11278 °O (mapo) |
Areo | 4,81 km² (481 ha) |
Loĝantaro | 200 (2023) |
Denseco | 41,58 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1461 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 565 54 ĝis 566 01 |
NUTS 3 | CZ053 |
NUTS 4 | CZ0534 |
NUTS 5 | CZ0534 580562 |
Katastraj teritorioj | 2 |
Partoj de vilaĝo | 2 |
Bazaj setlejunuoj | 3 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Libecina | |
Retpaĝo: www.libecina.vysokemyto.cz | |
Portalo pri Ĉeĥio | |
Municipo Libecina situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, 9 km sude de urbo Vysoké Mýto. Vivas ĉi tie 200 loĝantoj (2023).
Al la municipo apartenas vilaĝoj:
- Libecina
- Javorníček
Historio
La unua skriba mencio pri Libecina estas el la jaro 1461, pri Javorníček el 1559. Temas pri radiala vilaĝo kun placo, ĉirkaŭ kiu situis bienoj. Nun la vilaĝplaco estas parte prikonstruita. La vilaĝo apartenis al sinjorejo Nové Hrady. Loĝantaro vivtenis sin plejparte per terkulturado. En Javorníček estis muelejo. Virinoj pligrandigadis enspezojn per brodado. Nuntempe en terkulturado estas okupita nur malgranda parto de ekonomie aktiva loĝantaro kaj plejparto el ĝi veturas labori en urbojn. Nombro de loĝantoj daŭre malrapide malkreskas kaj kvociento de ripoza semajnfina restado male altiĝas. Sinsekve estis konstruata ultrastrukturo de la vilaĝo. Terkulturista kooperativo, fondita en la jaro 1958, estis en 1996 transformita en akcia kompanio Segas.
Memorindaĵoj
Kapeleto
Sur vilaĝplaco troviĝas novromanika kapeleto kun barokiza bulbo, konstruita en la jaro 1883.
Bienoj
Tipaj bienoj kun fermitaj kortoj estis konstruataj el tavolita opoko kaj kutime havis ankoraŭ ĉarpentitajn garbejojn. Tiaj estas ekzemple bieno n-ro 4 kaj ĉarpentita garbejo če n-ro 45.
Monumento de falintoj
En dudekaj jaroj de pasinta jarcento estis konstruita monumento de falintoj en la unua mondmilito signita "Antoch Vysoké Mýto". Antaŭnelonge ĝi estis riparita. Foto kaj detaloj estas sur la paĝo prezentata ĉi-sube.
Literaturo
- Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.
Fotoj
- Libecina - kapelo
- Libecina - monumento al falintoj
- Libecina - n-ro 14
- Libecina - n-ro 44
Eksteraj ligiloj
|