Li Ju | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 13-an de februaro 937 en Nankino | ||||
Morto | 15-an de aŭgusto 978 (41-jaraĝa) en Kaifeng | ||||
Mortis pro | hommortigo vd | ||||
Lingvoj | ĉina vd | ||||
Ŝtataneco | Sud-Tango vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Dinastio Li vd | ||||
Patro | Emperor Yuanzong of Southern Tang vd | ||||
Patrino | Empress Zhong vd | ||||
Gefratoj | Princess Yongjia • Princess Taining • Li Hongji • Li Hongmao • Li Congqing • Li Liangzuo • Li Congshan • Li Congyi • Li Congqian • Li Congxin vd | ||||
Edz(in)o | Zhou the Elder • Queen Zhou the Younger • Huang Baoyi • Yao Niang • Zang Guifei • Zhou Shi vd | ||||
Infanoj | Li Zhongyu • Li Zhongxuan • Li Zhongyu • Li Zhongyou vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto • verkisto • reganto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
李煜 Li Ju (937 - 978), ankaŭ konata kiel Li Hoŭĝu, (李後主, pinjine Lǐ Hòuzhǔ, en traduko Li la lasta regnestro) estis la lasta imperiestro en Suda Tang dinastio, enprizonita post venko de la Song. Li ankaŭ verkis poezion en la formo de cio (詞), kaj estas proklamita "unua vera mastro" de ĝi.
Biografio
Entroniĝo
La patro de Li Ju, Li Ĝjing, estis la dua reĝo de Suda Tang. Li mortis en 961, kaj lia filo Li Ju tuj entroniĝis. La dinastio Song jam estis tre potenca, kaj Li Ju rapide akceptis sian subservan rolon sub ĝi. Li apenaŭ estis pli ol regiona estro de Songa Imperio.
Detruo de Suda Tang
En tiaj tempoj, el ĉiuj reĝlandoj ĉirkaŭ Suda Tang nur Vuje en nord-eosto ankoraŭ ne estis tute detruita kaj aneksita al Song. En 975 venis vico de Suda Tang. La armeoj de Song invadis ĝin, kaptis na Li Ju kaj lia edzino kaj venigis ilin al Kajfengo, la tiama ĉefurbo de Song. Tie ili loĝis sufiĉe komforte, sed vere estis malliberuloj.
Poezio
Morto
La Songa imperiestro Tajzong ordonis mortigon de Li Ju post kiam li verkis poemon, kiu, en alegoria maniero menciis la detruon de lia lando Suda Tang kaj seksperforton al lia dua edzino Ĝoŭ la Malgranda far imperiestro de Song. Post morto oni nomis lin Princo de Wu (吳王).
Referencoj
- (1986) Nienhauser, William H (ed.): The Indiana Companion to Traditional Chinese Literature.. ISBN 0-253-32983-3.
- Mote, F.W.. (1999) Imperial China (900-1800). Harvard University Press, p. 11, 14–16. ISBN 0-674-01212-7.
Eksteraj ligiloj (angle)
- Sinorama.com Arkivigite je 2005-03-09 per la retarkivo Wayback Machine
- Index of Poems of Li Yu
- Li Yu's Poetry Arkivigite je 2008-12-03 per la retarkivo Wayback Machine
- Li Yu's Ci Arkivigite je 2008-12-03 per la retarkivo Wayback Machine