- Ekzistas ankaŭ urbo Lišov.
Lišov, hungare Lissó [liŝO] estas malgranda vilaĝeto kaj municipo en Slovakio.
Lišov | |||
---|---|---|---|
municipo de Slovakio | |||
Administrado | |||
Statuso | Vilaĝo | ||
Lando | Slovakio | ||
Ŝtato | Slovakio | ||
Regiono | Banská Bystrica | ||
Distrikto | Krupina | ||
Poŝtkodo | 962 69 | ||
Aŭtokodo | KA | ||
Telefonkodo | ++421-45-.... | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 259 (en 2 008) | ||
Loĝdenso | 11 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 48°13′35″N 18°52′00″O / 48.22639°N, 18.866667°O (mapo) Koordinatoj: 48°13′35″N 18°52′00″O / 48.22639°N, 18.866667°O (mapo) | ||
Alto | 187 m s.m. | ||
Areo | 19 km² | ||
Horzono | UTC+1 (en somero +2) | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Lišov (Krupina District) [+] | |||
Situo
Lišov situas en valo de rojo, laŭ traira flankovojo. Krupina troviĝas je 32, Šahy je 23 km-oj.
Historio
La loko estis loĝata jam dum la neolitiko. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1235 en formo "Lysou". En 1554 la turkoj okupis ĝin. En 1715 oni komputis tie 76 domojn kaj muelejon. En 1828 loĝis tie 197 vilaĝanoj en 33 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Lissó 505 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Hont, al distrikto de Ipolyság, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Lišov 273 homoj, (escepte unusolan hungaron ĉiuj slovakoj).
Vidindaĵoj
Famuloj
- en la iama Lissó naskiĝis hungara piarista monaĥo Antal Prónai
- Béla Bartók en 1914 kolektis tie 60 popolkantojn
Eksteraj ligiloj
Fontoj
- Hungara Vikipedio
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.