Liĉioarbo kun fruktoj | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
La Liĉiarbo (Litchi chinensis) estas, ĝis 30m alta, arbo el la familio de Sapindaceoj, kiu kreskas aparte en la sudo de Ĉinio kaj tie kultiviĝas ekde ĉirkaŭ la jaro 1766 antaŭ Kristo, dum la tempo de la dinastio Ŝang de antikva Ĉinio. La fruktoj nomiĝas liĉioj (ĉine 荔枝, pinjine lizhi). Intertempe la arbo kultiviĝas tutmonde en la suptropikaj klimataj zonoj, interalie en Tajvano, Barato, Tajlando, Sudafriko, Madagaskaro, Aŭstralio, Israelo, Brazilo, Meksiko kaj Usono.
Nutra valoro
Nutra valoro en 100 gramoj:
- Energio: 332 kĴ
- Kalcio: 10 mg
- Proteino: 0,9 g
- Vitamino B2: 0,05 mg
- Karbonhidrato: 18 g
- Vitamino C: 39 mg
- Fero: 0,35 mg
Bildaro
- Liĉio-fruktoj
- Verdaj fruktoj ĉe arbo
- Liĉio-fruktoj kaj kerno
Vidu ankaŭ
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.